Hamburgo
| Hamburgo | |||
| germane: Hamburg | |||
| Urboŝtato kaj federacia lando | |||
|
Vido al urbo Hamburgo
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Hamburg | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Federacia lando | Hamburgo | ||
| Regiono | Metropola regiono Hamburgo | ||
| Distrikto | 7 | ||
| Historiaj regionoj |
4
|
||
| Eŭropaj ŝoseoj | E 22, E 26, E 45 | ||
| - Aŭtovojoj | A 1, A 7, A 23, A 24, A 25, A 252, A 253, A 255 | ||
| Najbaras kun | Malsupra Saksio Germanio, Ŝlesvigo-Holstinio Germanio | ||
| Speco de urbo | Hansa urbo, Libera regna urbo | ||
| Riveroj | Elbo, Alster, Bille | ||
| Situo | Hamburgo | ||
| - alteco | 6 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 53°33′00″N 10°00′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 53.55 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">53.55°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Plej alta punkto | 116.2 | ||
| - situo | Hasselbrack | ||
| - koordinatoj | 53°25′54″N 9°51′54″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 53.43167 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">53.43167°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 775,264 km² (77 526,4 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 775 333 (31.12.2008) | ||
| Denseco | 2 289,97 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 7-a jarcento | ||
| Urbestro | Olaf Scholz (SPD) ekde la 7-a de marto 2011 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 20001 – 21149, 22001 – 22769 | ||
| Tel. antaŭkodo | +49 (0)55 | ||
| Landokodo | DE-HH | ||
| Aŭtokodoj | HH | ||
| Asocio | Hansa ligo | ||
| Landa Esperanto-asocio | Hamburga Esperanto-Societo | ||
|
Situo de la urbo enkadre de Germanio
|
|||
| Retpaĝo: www.hamburg.de | |||
La libera kaj hansa urbo Hamburgo kiel urbo-ŝtato estas federacia lando de Federacia Respubliko Germanio. Ĝi estas la dua plej granda urbo de Germanio kaj la sesa plej granda urbo de Eŭropa Unio. La urbo estas la koro de la samnoma metropola regiono Hamburgo.
Enhavo |
Distriktoj de Hamburgo [redakti]
- Hamburg-Mitte
- Altona
- Eimsbüttel
- Hamburg-Nord
- Wandsbek
- Bergedorf
- Harburg
Famuloj [redakti]
- en la urbo mortis hungara komponisto Pál Ábrahám
Partneraj urboj [redakti]
Sankt-Peterburgo, Rusio, ekde 1957
Marseille, Francio, ekde 1958
Ŝanghajo, Popola Respubliko de Ĉinio, ekde 1986
Dresdeno, Saksio, Germanio, ekde 1987
Osako, Japanio, ekde 1989
León, Nikaragvo, ekde 1989
Prago, Ĉeĥio, ekde 1990
Ĉikago, Usono, ekde 1994
Futbala Mondpokalo 2006 [redakti]
Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, inter alie en Hamburgo. En la nove konstruita stadiono, teknike plej moderna, kiu dum la turniro havas 51.005 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj. Sur ekranego en la kampego Heiligengeistfeld en urboparto Sankt Pauli eblis spekti ĉiujn matĉojn.
Esperanto en Hamburgo [redakti]
La urbo ekde la jaro 1904 havas unu el la plej viglaj kaj tradiciaj Esperanto-kluboj de Germanio. La 12-an de septembro 1910 L. L. Zamenhof per ŝipo alvenis en Hamburg, revenante de la sesa Universala Kongreso de Esperanto en Vaŝingtono. Ekde la jaro 1960 en Hamburgo ekzistas strato kun la nomo Zamenhofweg en la kvartalo Farmsen kaj ekde 1971 Esperanto-arbo kun memortabulo en la urboparto Horn.
De la 1960-aj jaroj la Hamburga Esperanto-Societo havas propran klubejon. Inter la 27-a de decembro 1965 kaj la 3-a de januaro 1965 la 9-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Hamburgo kaj pritraktis la temon "Li kaj ŝi - junaj homoj en la moderna mondo"; ankaŭ la 15-a Internacia Seminario inter decembro 1971 kaj januaro 1972 gastis en la urbo kaj debatis la temon "Homo kaj tekniko".
Inter la jaroj 1980 kaj 1986 la administrejo de Germana Esperanto-Junularo troviĝis en Hamburgo, en fazo, kiam pli kaj pli da junuloj interesiĝis pri Esperanto, kaj dumnokte en kelo iuj volontuloj per malnovaj presmaŝinoj presis milojn da Esperanto-informiloj, ĉar mankis mono profesie presigi informajn materialojn. Tiumaniere dum pluraj jaroj produktiĝis ankaŭ ekzemple la eŭropa renkontiĝo-bulteno "Koncize" kaj la listo de gastigantoj "Pasporta Servo". Pli da historiaj eroj: Esperanto-Hamburg
Eksteraj ligiloj [redakti]
Paĝoj de la urbo, en la germana
Hamburga Esperanto-Societo
StadtPanoramen Hamburg - Panorama Hamburgo
Stadtwiki Hamburg (en esperanto)
|
||||||
