Hamburga Haligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:36, 20 nov. 2012 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Situo de la Hamburga Haligo en esperantlingva mapo de la nordfrisa vadomaro

La Hamburga Haligo estas haligo en la nordfrisa vadomaro ĉe la bordo de la Norda Maro de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio, do eta insulo kiu inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj troviĝas sur artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.

La Hamburga Haligo konsistas el du vilaĝetaj montoj (sur la strata digo al la eŭropa kontinento plia, do iusence tria) kaj kovras areon de 1,10 kvadrataj kilometroj. Laŭ la stato de la jaro 2012 sur la haligo tamen ne plu konstante loĝas homoj, dum someroj sur la ĉefa loĝa monteto vivas iuj naturprotektistoj, kiuj observas marbirdojn, vivtenas gastejon kaj informan centron por dumtagaj vizitantoj. Administre la insuleto apartenas al la komunumo Reußenköge de la distrikto Norda Frislando en la germania federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio.

La haligo alireblas per strato de la poldero Sönke-Nissen-Koog (pagendas vojimposto por aŭtoj).

la tri domoj de la ĉefa loĝa monteto