Hamburger SV

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamburger SV
sportoklubo • futbala klubo
Kluba nomo  Hamburger Sportverein e.V.
Fondita  29-a de septembro 1887
Stadiono  Imtech Arena
Kapacito  57.000
Prezidanto  estraro Bernd Hoffmann, Bastian Reinhardt, Oliver Scheel kaj Katja Kraus (stato januaro 2011)
Trejnisto  Armin Veh
Ligo  unua germana ligo de futbalo (Erste Bundesliga)
2009/10  7-a pozicio
Hejme
Ekstere
vdr

Hamburger Sportverein (mallonge Hamburger SVHSV) estas germana sporta kaj aparte futbala klubo, kun sidejo en Hamburgo. Klubaj koloroj estas bluo, blanko kaj nigro, kiuj ankaŭ konsistigas la kluban emblemon bildigatan dekstre. La unua profesia vira teamo de futbalo estas inter la plej sukcesaj en Germanio: sesfoje ĝi gajnis la germanian ĉampionecon, krome en 1977 la Eŭropan Pokalon de Pokalvenkintoj kaj en 1983 la konkuron de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA. La teamo konkuras en la unua germana ligo de futbalo (Erste Bundesliga), estas la sola teamo kiu seninterrompe tie konkuras ekde la jaro 1963, kaj laŭ la "eterna tabelo" de tiu ligo komence de la sezono 2010-2011 havis la 3-an pozicion.

Kvankam la asocio aparte famiĝis kiel futbala klubo, ĝi ankaŭ ofertas multajn aliajn sportajn disciplinojn, neniel nur por profesiaj sportistoj, sed por ĉiu ajn interesato. Inter alie ekzistas branĉoj pri atletiko, volanludo, basbalo, boksado, para dancado, flugpilko, gimnastiko, golfado, hokeo, glacihokeo kaj radsketila hokeo, karateo, keglado, korbopilko, kriketo, manpilko, naĝado, rugbeo, teniso kaj tabloteniso, poste ricevis ankaŭ branĉojn de manpilko kaj de tabloteniso, kies unuaj teamoj konkuras en altaj ligoj, kaj branĉo de klubaj subtenantoj, kiu reprezentas ties interesojn. La klubo fine de la jaro 2010 havis proksimume 66 600 membrojn.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo

Ŝablono:Link FA Ŝablono:Link FA