Hamelin-Golfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamelin-Golfo.

Hamelin-Golfo estas golfo kaj loko je la sudokcidenta marbordo de Okcidenta Aŭstralio inter Kabo Leeuwin kaj Kabo Naturaliste. Ĝi estas nomita laŭ la franca esploristo Jacques Félix Emmanuel Hamelin kiu ŝipvituris tra la areo en proksimume 1801. Ĝi troviĝas sude de Kabo Freycinet. Norden, la strando kondukas al Boranup kaj pli fore al enfluejo de Margaret-Rivero, dum suden ĝi kondukas al Kabo Leeuwin. La plej apuda urbeto estas Karridale ĉe Margaret-Rivero al vojo por Augusta.

Ĝi ankaŭ estis setlejo kaj haveno en Okcidenta Aŭstralio je la marbordo de Kresto Leeuwin-Naturaliste kiu estis establata por servi al lignosegejaj agadoj de M.C. Davies. Unu el la ligno-fervojoj de Davies etendiĝis al Piero Hamelin-Golfo, kiu estis konstruata en 1882 kaj pligrandigata en 1898. Nur kelkaj fostoj de la origina piero postrestas surloke[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Gainsford, Matthew 2006 : Hamelin Bay Jetty [manuscript] : a study of the Hamelin Bay Jetty . Thesis (M. Mar. Archaeol.) -- Flinders University, Dept of Archaeology, 2006.

Koordinatoj: 34° 13′ 52″ S 115° 02′ 49″ O / 34.231 °S, 115.047 °O / -34.231; 115.047 (mapo)