Hameln

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
140px Blazono de la urbo Hameln Mapo de Germanio, Pozicio de Hameln
Bazaj informoj
Federacia Lando: Malsupra Saksio
Distrikto: Hameln-Pyrmont
Areo: 102,3 km²
Loĝantaro: 4 310 (fine de decembro 2013)
Loĝantara denseco: 576 loĝantoj/km²
Alto: 68 m super marnivelo
Geografia situo: 52° 06′ N; 09° 22′ E Mapo
Licencplato: HM
Poŝtkodo: 31785-89 3250
Retejo: www.hameln.de
Retpoŝto: info@hameln.de

Hameln estas urbo ĉe la rivero Weser en la distrikto Hameln-Pyrmont de la germana federacia lando Malsupra Saksio. Ĝi troviĝas ĉ. 50 km sudokcidente de Hanovro. Fine de decembro 2013 la urbo havis 4 310 loĝantojn.

La urbo estas konata pro la legendo pri la ratkaptisto de Hameln. Ĝia pitoreska malnova urboparto kun multaj trabfakaj domoj allogas multajn turistojn.

Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En la distrikto funkcias Esperanto-grupo, nomata "La Ratkaptista Bando", kiu kunvenas regule ĉiun duan semajnon en kultura centro de la urbo Hameln kaj intense kunlaboras kun la najbaraj samcelaj grupoj. Sian administran adreson la grupo havas en la apuda komunumo Hessisch Oldendorf. En la urbo ankaŭ estas gastiganto de Pasporta Servo.

Dum la pentekostaj tagoj de 2015 okazos surloke la 92-a Germana Esperanto-Kongreso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]