Hamid Hassani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamid Hassani
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1968 (1968-11-23) (55-jaraĝa)
en Sakezo
Loĝloko Teherano vd
Ŝtataneco Imperia Ŝtato Irano • Irano vd
Alma mater Teherana universitato vd
Profesio
Okupo vortaristo • lingvistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hamid HasaniHamid Hassani (en persa: حمیدِ حسنی) (naskiĝinta en la 23-a de novembro, 1968 en Sakezo, irana Provinco Kurdio, Irano) estas irana erudiciulo kaj esploristo, koncentriĝis pri persa leksikografio, vortaro-farado, kaj persaj korpusa lingvistiko, ankaŭ sperta en la persa, standarda araba kaj kurda poezio (metriko/farado).

Hasani loĝas en Teherano ekde 1987. Li publikigis 7 librojn kaj pli ol 120 artikolojn en la persa, araba, kaj kurda lingvoj kaj la literaturo. Hasani ankaŭ publikigis kelkajn verkojn pri persa leksikografio, korpus-farado, kaj frekvenco-akordo vortaroj.

Hasani donis kvar internaciajn konferencojn; po du prelegojn en la angla kaj en la persa en Oslo, Norvegio (septembro 1997, ĉe la Universitato de Oslo, Blindern kaj Klöden Instituto, respektive), kaj du prelegojn en persa kaj taĝika-persa en Duŝanbeo, Taĝikio (marto 2006) ĉe la Instituto de Orientaj Studoj kaj skribita heredaĵo de la Akademio de Sciencoj kaj Taĝika Ŝtata Nacia Universitato (en Taĝika lingvo: Донишгоҳи миллии Тоҷикистон). Li ankaŭ partoprenis en eldono de pli ol 150 libroj kaj preskaŭ 10 revuoj/gazetoj kiel membro de eldona stabo, redaktanto kaj kopio redaktanto.

Li laboras en la Akademio de Persa Lingvo kaj Literaturo, Departementoj de Terminologio kaj Enciklopedio de Persa Lingvo kaj Literaturo, Teherano, Irano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]