Hamina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamina

Blazono de Hamina

Situo de Hamina

Blazono Situo
komunumourbo • dua-nivela administra teritoria unuo
www.hamina.fi
Gubernio Suda Finnlando
Provinco Kymenlaakso
Fondita 1652
Areo (sen maro) 633 km²
Loĝantaro 21 820
Finnlingvaj 96,7 %
Svedlingvaj 0,4 %
vdr

Hamina (svede: Fredrikshamn) 60° 34′ N; 27° 11′ E Mapo estas urbo kaj komunumo en la finna gubernio Suda Finnlando, ties provinco Kymenlaakso. En 2006 la komunumo havis 21 820 loĝantojn sur areo de 609 km2 (inkluzivas nur tersurfacon). La arkitekturon de la malnova centro karakterizas urboplano cirkloforma: el la ok-angula centra placo disradias ok rektaj kaj ĝin ĉirkaŭas du ringoformaj stratoj, kaj la tutan centron enfermas ĉeno de fortikaĵoj.

Hamina estas malnova fortikigita urbo ĉe la Finna golfo. Ekde 1819 ĝis 1903 en Hamina funkciis kadeta lernejo por estontaj oficiroj. En 1920 tie estis fondita lernejo de rezervistaj oficiroj. Ĉiun duan (paran) jaron, por festi la armeajn tradiciojn, la urbo aranĝas grandan festivalon de militista muziko nomatan Hamina Tattoo.

Urbdomo de Hamina

Fotogalerio