Hammerteich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hammerteich, hungare Hámortó estas unuigita vilaĝeto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Lockenhaus.

Panoramo de Hammerteich

Situo

Hammerteich troviĝas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo numero 55, laŭ la hungara landlimo, kontraŭe situas Kőszeg 5 km-ojn.

Historio

Komence oni fondis tie kelke da vilaĝoj, kiuj dum la historio neniiĝis, restis nur Hámor kaj , kiuj unuiĝis. Ferofandejo kaj muelejo seganta lignojn longe funkciis tie. En 1910 vivis en la komunumo 359 homoj (plejpatre germanoj). Ĝis Traktato de Trianon apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. Ĝis 2008 limpasejo funkciis, poste ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senkontrole trapasebla ie ajn.

Vidindaĵo

Fontoj

  • hungara Vikipedio
  • http/maps.google.com