Ĝermolisto de iranaj esperantistoj
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de iranaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de iranaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de iranaj esperantistoj
Enhavo |
[redakti] A
[redakti] Ĝamŝid Ahmadi
Ĝamŝid Ahmadi estas irana esperantisto. Naskita en 1966 en okcidenta Azerbajĝano de Irano. Kurcisto en Karaĝo. Membro de IREJO fondintoj kaj membro de ties estraro ekde ĝia ekzisto po 2 jaroj (1993-95).
[redakti] Ŝirin Ahmadnia
Doktorino Ŝirin Ahmadnia estas sociologo, kaj iama aktivulino de E-o junaĝe. Ŝiaj poemoj originalaj kaj artikoloj fojfoje aperas en Irana Esperantisto. Ŝi instruas sociologion en la universitato Allame Tabatabi de Tehrano.
[redakti] B
[redakti] C
[redakti] Ĉ
[redakti] D
[redakti] E
[redakti] F
[redakti] G
[redakti] Ĝ
[redakti] H
[redakti] Ĥ
[redakti] I
[redakti] J
[redakti] Ĵ
[redakti] K
[redakti] L
[redakti] M
[redakti] Mahmud Mirbozorgi
Mahmud Mirbozorgi naskiĝis en 1969 kaj komencis lerni esperanton en 1990. Eksa ano de Irana Esperantista Junulara Organizo - IREJO. Tradukis kelkajn mallongajn rakontojn el la persa lingvo. Li kunlaboris por pres-pretigo de "Esperanto-Persa Vortaro" de Aref Azari.
[redakti] N
[redakti] O
[redakti] P
[redakti] Q
[redakti] R
[redakti] M. Reza Rahvar
M. Reza Rahvar (naskiĝis 1970 en Tabrizo ) estas Irana esperantisto kaj la membro de UEA. Dum longa tempo propagandis E-on kaj varbis multajn. Li skribis artikolojn por konatigi la lingvon al la publiko.
[redakti] S
[redakti] Ĵila Sedighi
Ĵila SEDIGHI estis la dua UEA-ĉefdelegitino en Irano 1986-1996. Ŝi ankaŭ estis (as?) E-instruistino.
[redakti] Javad Rafi-Zadeh Shahi
Javad Rafi-Zadeh Shahi (naskiĝis 1933 - mortis en julio 1989 post longa malsano) estis irana esperantisto kaj dum pluraj jaroj la UEA-delegito en Tehrano, Irano.
[redakti] Ŝ
[redakti] Hamzeh Ŝafii
Hamzeh Ŝafii (n. 1965) estas irana esperantisto kaj inĝeniero pri telekomunikado. Unu el la aktivuloj de IREJO kaj ĝia sekretario. UEA fakdelegito ekde 1997. Vicprezidanto de Irana Esperanto-Asocio.
[redakti] T
[redakti] Reza Torabi
M. Reza TORABI (naskita en 1968) estas irana esperantisto kaj aktivulo ekde jaro 1992. Fondinto de Irana Esperantista Junulara Organizo - IREJO. Fondinto de Irana Esperanto-Asocio - IREA. Iama komitatano kaj estrarano de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.Ekde 1994 li instruas Esperanton aŭ en kulturcentroj de Tehrano aŭ en la oficejo de IRECO kaj IREA. Ĉefredaktoro de la revuo Irana Esperantisto. IREA-komitatano, UEA-komitatano. KAEM-ano. Sekretario de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA (2006). Ekde 2005 li studas interligvistikon en Adam Mickiewicz University (Adam Mickiewicz Universitato). Li nune loĝas en Tehrano.
