Han Ryner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Han Ryner
Okcidenta Filozofio
Filozofoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj
Han RynerPortreto de Pierre Larivière.
Han Ryner
Portreto de Pierre Larivière.
Plena nomo Jacques Élie Henri Ambroise Ner
Naskiĝo La 7-an de decembro 1861 en Nemours en Alĝerio
Morto La 6-an de januaro 1938 en Parizo
Skolo/tradicio individuisma anarkiismo
Ĉefaj interesoj La individuo
v  d  r
Information icon.svg

Han Ryner (naskiĝis kiel Jacques Élie Henri Ambroise Ner la 7-an de decembro 1861 en Nemours, Alĝerio, mortis la 6-an de januaro 1938 en Parizo) estis grava kaj fama franca reprezentanto de la individuisma anarkiismo, filozofo kaj verkisto. Li estis grava pro kunigi la individuisman idearon ene de literatura verko kaj vivi sian vivon prestiĝe pro sia humileco kaj moralo.

La individuisma anarkiismo en Francio[redakti | redakti fonton]

La individuisma anarkiismo en Francio ĝuis favoran grundon pro tio ke jam frue ekzistis tie gravaj figuroj kia Anselme Bellegarrigue, kiu partoprenis en la revolucia epoko de la 1840-aj jaroj, eldonis kelkajn broŝurojn, kontaktis en Usono almenaŭ kun Thoreau kaj klopodis fondi iun asocion de liberecanaj liberpensuloj. Poste je la fino de la 19-a jarcento jam kunverĝis la renoviga kaj kritika intelektularo kun la agada anarkiismo. Kaj en la 1890-aj jaroj okazis preskaŭ spontanea eksplodo de perforta anarkiismo, ĉefe ĉirkaŭ la kazo Ravachol (1891-1894).

Sur tiu grundo kreskiĝis la famo de gravaj teoriuloj de la individuisma anarkiismo, kiel Émile Armand kaj Han Ryner, inter aliaj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Han Ryner estis la pseŭdonimo de Henry Ner. Li naskiĝis en 1861 en Nemours, Alĝerio, filo de poŝtisto. Li estis instruisto pri filozofio en mezlernejoj de Francio ĝis sia emeritiĝo. Dum la 1890-aj jaroj li ekfamiĝis en la anarkiismaj kaj individuismaj medioj pro sia agado en sindikato de instruistoj kaj en la afero Dreyfus. Komence de la 20-a jarcento li ekpublikigis multajn librojn pri filozofio, individuismo, kontraŭmilitismo kaj rektan literaturon.

Idearo[redakti | redakti fonton]

La graveco de Han Ryner baziĝas sur la filozofio, kiu difinas lian verkaron, nome eklektikismo regata de la plej forta subjektivismo. La individuo estas la kerno de lia idearo; ĝi devus serĉi sian propran veron ene de si mem kaj nek la tradicia filozofiaro utilas nek la propraj revoluciaj aŭ eĉ individuismaj idearoj. Antaŭ ĉiu ajn ŝanĝo devas veni la persona ŝanĝo: se tio okazas, la individuo povas vivi sian propran utopion.

En sian verkaron, kaj filozofan kaj literaturan, Han Ryner enmetas sian ampleksan scion pri la klasika kulturo kaj pri ĉio. El la filozofio de la Antikva Grekio li elstarigas tiujn filozofojn, kiujn li konsideras kiel praulojn de la moderna individuismo, nome la stoikismanojn kaj la epikuranojnj unuflanke kaj Sokraton aliflanke. La literatureco de lia verkaro helpis la disvastigon de tiu ne nur en la franclingva medio, sed ankaŭ en aliaj latinlingvaj etosoj, kiel en la hispanlingvaj kaj portugallingvaj, pere de sekvantoj kiaj J. Elizalde aŭ Maria Lacerda de Moura.

Kontraŭ la tradicia religia idearo kaj la tradicia moralo, Han Ryner proponas internan religian senton ĉiukaze kaj ĉefe personan moralon, kie gravas la sento de la serĉo de la harmonio kaj la ekvilibro, kaj por tio necesas la helpo al aliulo: la individuisto ne povas resti indiferenta antaŭ la maljusto, ĝi devas agi per praktiko kaj ne nur teorii: tiu ideo alproksimigas lin al la tradicia anarkiismo.

Elektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Le crime d’obéir (La krimo obei), 1900
  • L’ homme fourni (La provizita homo), 1901
  • Les voyages de Psycodore (La vojaĝoj de Psikodoro), 1903
  • Petit Manuel Individualiste (Eta manlibro individuisma), 1903
  • La subjectivisme (Subjektivismo), 1909
  • Le Sphinx rouge (La ruĝa sfinkso), 1920
  • La père Dyogène (La patro Diogeno), 1929
  • Bouche d’or, patron des pacifistes (Orbuŝulo, patrono de pacistoj), 1934

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Chair vaincue, psikologia romano (1889)
  • Les Chants du divorce, poésies (1892)
  • L'Humeur inquiète (1894)
  • La Folie de misère (1895)
  • Le Crime d'obéir (1900)
  • Le Soupçon (1900)
  • L'Homme fourmi, romano (1901)
  • Les Voyages de Psychodore, philosophe cynique (1903)
  • Petit Manuel individualiste (1903)
  • La Fille manquée (1903)
  • Petit Manuel individualiste (1903)
  • Prostitués, études critiques sur les gens de lettres d'aujourd'hui (1904)
  • Les Chrétiens et les philosophes (1906)
  • Le Subjectivisme. Des bons et mauvais usages de la logique. La Métaphysique et les Sagesses positives. Le Déterminisme et la Liberté. Les Morales : Servilisme et Dominisme. Les Sagesses : Fraternisme et Subjectivisme. Les Étapes de la sagesse (1909)
  • Vive le roi, hypothèse en 3 actes. Les Esclaves, vision en un acte (1910)
  • Le Cinquième Évangile (1911)
  • Le Fils du silence (1911)
  • Les Paraboles cyniques (1913)
  • Les Apparitions d'Ahasvérus v. 1913
  • Les Pacifiques (1914)
  • Le Père Diogène (ĉ. 1915-1935)
  • Le Sphinx rouge (1918)
  • Le Poison, drame en 1 acte (1919)
  • La Tour des peuples (1919)
  • Le Père Diogène (1920). Reeldono : Premières Pierres, 2007.
  • Dialogue du mariage philosophique ; suivi des Dicéphales (1922)
  • Les Véritables entretiens de Socrate (1922)
  • L'Individualisme dans l'antiquité (histoire et critique) (1924)
  • Le Communisme et la Liberté (1924)
  • Le Crime d'obéir, roman d'histoire contemporaine (1925)
  • Jusqu'à l'âme : drame moderne en 2 actes (1925)
  • L'Ingénieux Hidalgo Miguel Cervantès (1926)
  • La Vie éternelle, roman du mystère (1926)
  • L'Aventurier d'amour (1927)
  • L'Amour plural, roman d'aujourd'hui et de demain (1927)
  • Jeanne d'Arc fut-elle victime de l'Église ? (1927)
  • La Sagesse qui rit (1928)
  • Les Surhommes, roman prophétique (1929)
  • Songes perdus (1929)
  • Chère Pucelle de France (1930)
  • Prenez-moi tous ! (1930)
  • Crépuscules. Bouddha. Platon. Épicure. Thraséas. Raymond Lulle. Rabelais. Leibniz. Hegel. Vigny. Élisée Reclus, etc. (1930)
  • Le Manœuvre : pièce en 3 actes (1931)
  • Dans le mortier. Zénon. Phocion, Saint Ignace ; Les Albigeois ; Michel Servet ; Pierre Ramus ; Vanini ; Brousson ; Francisco Ferrer (1932)
  • La Soutane et le veston, roman (1932)
  • Bouche d'or, patron des pacifistes (1934)
  • La Cruauté de l'Église (1937)
  • L'Église devant ses juges (1937)
  • Le Massacre des amazones : études critiques sur deux cents bas-bleus contemporains : Mmes Adam, Sarah Bernhardt, Marie-Anne de Bovet, Bradamante, Jeanne Chauvin, Alphonse Daudet (s. d.)
Postmorte
  • La Beauté : légende dramatique en quatre tableaux (1938)
  • Florilège de paraboles et de songes (1942)
  • Face au public. Première série, 1901-1919 (1948)
  • J'ai mon Éliacin, souvenirs d'enfance (1956)
  • Aux orties, souvenirs d'adolescence (1957)
  • Le Sillage parfumé (1958)
  • Les Grandes Fleurs du désert (1963)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Xavier Diez, El anarquismo individualista en España (1923-1938), Virus, Bilbao, 2007.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(en la franca)

  • Une bibliografio de la verkoj de Han Ryner haveblaj ĉe RA Forum.
  • Actes du Colloque Han Ryner, Marseille, Théâtre Toursky, 28 et 29 septembre 2002. Organisé par le Centre international de recherches sur l'anarchisme. Suivi de L’Individualisme dans l’Antiquité par Han Ryner. Marseille : CIRA ; Villemomble (93250) : Les Amis de Han Ryner, 2003, 250 p.
  • Hem Day, Deux frères de bonne volonté : Élisée Reclus et Han Ryner. Bruxelles, Pensée & Action/Amis de Han Ryner, 1956, 16 p.
  • Gérard Lecha, Han Ryner ou la pensée sociale d'un individualiste au début du siècle, Thése de doctorat, Thèse de doctorat (nouveau régime) : littérature française, dir. Daniel Leuwers, Tours, 1993
  • Ernest Lohy (pseud. Manuel Devaldès), Han Ryner et le problème de la violence. Suivi d’une lettre de Han Ryner, 1927
  • Simon Louis, Un individualiste dans le social - Han Ryner, Paris, Éd. Syndicalistes, 1973, 142 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en la franca)

  • Quelques textes de Han Ryner, amicalement hébergés sur le site consacré à G. Palante : (1) Petit Manuel individualiste (1903) (2) Des diverses sortes d'individualisme (1921) (3) L'Individualisme dans l'Antiquité (1924) (4) Le Subjectivisme (1909).
  • La grande bibliothèque libertaire en ligne, Bibliolib, poursuit la publication des articles de l'Encyclopédie anarchiste de Sébatsien Faure. Ryner a contribué aux articles suivants : Amour, Antipatriotisme, Art, Citoyen, Conscience, Cosmos, Définition, Individualisme (Anarchisme-harmonique), Infini, Innéité, Matérialisme, Morale (de la morale de maître à l'harmonie du sage), Pluralisme, Sage, Sagesse, Saint-Office, Saint-siège, Scepticisme, Schisme, Stoïcisme, Subjectif-Subjectivisme-Subjectivité, Trinité.
  • Le site du groupe Maurice Joyeux contient, outre le Petit manuel individualiste et Des diverses sortes d’individualisme, les conférences : (1) Elisée Reclus (1830 - 1905) (2) Les artisans de l’avenir. Voir aussi sur ce site les deux études de Hem Day (Individualisme d'harmonie et Du pantagruelisme au subjectivisme), ainsi que le petit livre de Louis Simon : Un Individualiste dans le social : Han Ryner.
  • socio de Amikoj de Han Ryner
  • blogejo Han Ryner