Hanami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cerizflora festo.

Hanami (花見 florovidado?) estas japana tradicio ĝui la belecon de la floroj. Per floroj, oni preskaŭ ĉiam pridiras ĉerizfloroj ( sakura?), aŭ umefloroj ( ume?). De mezo de januaro al eko de majo, sakuro ekfloras ĉie ajn en Japanio. La florprognozo (桜前線 sakurazensen?) estas anoncita ĉiujare de la veterprognozoficejo kaj estas atente spektita de tiuj, kiuj planas ĉeesti la ĉerizfloran feston, ĉar la floroj nur daŭras unu semajno aŭ du. En nuntempa Japanio, la ĉerizflora festo temas pri pasi eksteran tagon aŭ nokton drinkante kaj manĝante (kutime kiel pikniko) sub la sakuro por spekti la belajn florojn. La ĉerizflora festo dum la nokto estas nomita noktsakuro (夜桜 yakuzakura?). En multaj lokoj, kiel Ueno Parko, oni pendas paperajn lampojn por festi je yozakura.

Historio[redakti | redakti fonton]

La celebrado de la ĉerizflora festo estas antikvega. Oni diras ke la moro komenciĝis dum la Nara-epoko (710–794) kiam estis umefloroj, kiujn homoj admiris unue. Sed ĉe la Heian-epoko (794–1185), sakuro ekis alloganta la atenton pli kaj hanami iĝis sinonimo de sakuro. Ekde tiam, en tankao (短歌?) kaj hajko (俳句?), floroj signifis sakuro.