Handbook of the Birds of the World

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Handbook of the Birds of the World (angle = manlibro de la mondaj birdoj), mallonge HBW, estas 16-voluma konsultverko pri ornitologio. Ĝi estas eldonata en la angla lingvo de eldonejo Lynx Edicions en Barcelono. La unua volumo eliris en 1992; en oktobro 2009 aperis la 14-a volumo. La lastan volumon oni planas por 2011.

La verko traktas ĉiun vivantan birdan specion. Ĝiaj kompilantoj estas:

  • Josep del Hoyo
  • Andrew Elliott
  • Jordi Sargatal
  • David A. Christie

Ĉiu volumo pezas iom pli ol 4 kg.

Ĝi estas unu el la plej respektataj aŭtoritatoj por determini speciojn, genrojn kaj familiojn (kaj ties interrilatoj, klasadoj kaj ordigoj) inter ornitologoj kaj biologoj.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj