Handelsorganisation

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Handelsorganisation
negoco vd
Dum 1948 - 1990
Jura formo Popolproprieta entrepreno
Lando Germana Demokratia Respubliko
vdr
HO en Karl-Marx-Stadt el la jaro 1953-a.

Handelsorganisation, mallongigo HO ("Komerca organizo") estis nacia podetalkomerco posedata de la centra administracio de GDR.

Ĝi estis kreita en 1948. La entrepreno estis aranĝita en malsamajn sekciojn - industriaj varoj, manĝaĵoj, restoracioj kaj grandmagazenoj - kaj funkciigis la "Centrum"- grandmagazenojn en multaj grandurboj.

Ĝiaj butikoj staris en konkurado al tiuj de la Konsum-kooperativo. Tamen ambaŭ estis establitaj markoj en la ĉiutageco en la GDR. La HO ankaŭ funkciigis hotelojn. Post la Turniĝo la tuto estis vendita fare de Treuhandanstalt.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]