Hangĝoŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
杭州
Hangĝoŭo

pagoda panoramo
Provinco Ĝeĝjango
Areo 16 847 km² (urba subprovinco)
Loĝantaro (2003) 3.931.900 (kerna urbo)
Koordinatoj 30° 15′ N 120° 10′ O / 30.250 °N, 120.167 °O / 30.250; 120.167 (mapo)Koordinatoj: 30° 15′ N 120° 10′ O / 30.250 °N, 120.167 °O / 30.250; 120.167 (mapo)
Kongmiao ("Templo de Konfuceo") de Hangĝoŭo, Ĝeĝjango.

Hangĝoŭo (aŭ Pri tiu ĉi sono Hangzhou, en la ĉina lingvo 杭州, en pinjino Hángzhōu) estas urbo en la oriento de Ĉinio, 180 kilometrojn surokcidente. Hangĝoŭo estas la ĉefurbo de la provinco Ĝeĝjango.

La urbo situas ĉe la marborda delto de la rivero Jangzio. La estuaro kreita per la rivera enfluejo en la pacifikan oceanon estas superpontita per ponto nomata laŭ la urbo: la ses-traka strata ponto inaŭguriĝis la 1-an de majo 2008 kaj per longo de 36 kilometroj estas la plej longa oceana ponto de la mondo.

Hangĝoŭo enhavas la gravan Ĝeĝjangan Universitaton, centro de esplorado kaj lernado tra la tuta regiono.

Klimato

Hangĝoŭo havas subtropikan klimaton kun influo de musono. La someroj estas longaj kun pluvoj, la vintroj estas mallongaj, tiam nur malofte neĝas. La averaĝa temperaturo estas 17 C'. Jare pluvas po 1450 mm.

Ĝemelurboj

ĉe la "okcidenta lago"