Hanka Ordonówna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hanka Ordonówna, pseŭdonomo Ordonka, ĝuste Maria Anna Tyszkiewicz, fraŭline Pietruszyńska, literatura pseŭdonomo Weronika Hort (naskiĝis la 25-an de septembro 1902 en Varsovio, mortis la 8-an de septembro 1950 en Bejruto) estis pola kantistino, aŭtorino de versaĵoj kaj tekstoj de kanzonoj, dancistino kaj aktorino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi devenis de fervojista familio. En infaneco frekventis baletan lernejon ĉe Granda Teatro en Varsovio, kaj en la aĝo de 16 jaroj debutis en teatraĵo "Sfinks" (Sfinkso). Dum sia ludado en teatro "Wesoły Ul" (Gaja Abelujo) en Lublin ŝi gajnis popularecon kiel plenumantino de kantoj pri soldata temaro. Post falo de la lublina teatro ŝi revenis al Varsovio kaj eklaboris en kabaredo Miraż (Fatamorgano), kaj poste komencis la karieron kiel kanzonistino en la kabaredo Qui Pro Quo.

Grandan rolon por formi ŝian scenaran maturecon ludis Fryderyk Jarosy. Sub lia direkto ŝi formis sian neripeteblan stilon iĝante matura artistino. La famon, daŭrantan ĝis eksplodo de la dua mondmilito, ŝi gajnis per plenumo de la kanto "Miłość ci wszystko wybaczy" (La amo ĉion pardonpetos al vi) el la filmo "Szpieg w masce" (Spiono en la masko) de 1933. La kanto iĝis iasence vizitkarto de Hanka Ordonówna. Ŝi ludis eksterlande, i. a. en Parizo, Berlino kaj en Vieno.

En 1931 edziniĝis al grafo Michał Tyszkiewicz, kiu ankaŭ estis aŭtoro de pluraj ŝiaj kantoj. Malgraŭ tio ŝi plu ludis en kabaredo kaj krome rajdis en cirka varieteo. Intensa laboro kaŭzis revenon de ŝa pulmo-malsano, de kiu ŝi sukcesis kuraciĝi danke al prizorgo de la edzo kaj kuracistoj. Post reveno al la sano ŝi koncertis en Usono, de kie revenis al Pollando malfruaŭtune 1939.

Post eksplodo de la milito ŝi restis komence en Varsovio, kie estis malliberigita ĝis kiam ŝia edzo ŝin liberigis kaj revenigis al Vilno. Arestita de NKVD post anekso de Litovio fare de Sovetunio, ŝi estis forveturigita al gulago en Uzbekistano, kaj la edzo profunden en Rusio.

Dum la deportado ŝi denove ekmalsanis je pulmoj pro malfacilaj vivkondiĉoj. Post liberiĝo sekve de traktato inter Władysław Sikorski kaj Ivan Majski Ordonówna komence organizis teatron en pola centro en Tock, poste tamen okupiĝis pri helpado al orfaj infanoj de polaj forpelitoj. Pro malbona sanstato estis transportita al Taŝkento. Tiuperiode ŝi denove renkontiĝis kun la edzo. Poste - post rompo fare de Sovetunio de diplomatiaj rilatoj kun pola registaro en ekzilo, kio sekvis post malkaŝo en 1943 de la masakro de Katin - ŝi evakuiĝis kune kun la orfaro tra Bombaj en Barato ĝis Bejruto en Libano.

Malboniĝanta sanstato devigis ŝin ekloĝi kun la edzo en Bejruto kaj okupiĝi pri serioza kuracado. Ŝi mortis pro tuberkulozo kaj tie estis entombigita. Sur ŝia tombo oni ĉizis sribaĵon kun la vortoj de Psalmo XXXII. 7. En 1990 oni transportis ŝiajn restaĵojn kaj entombigis en la Tombejo Powązki en Varsovio. Samjare ŝian nomon ricevis Fundamenta Lernejo n-ro 209 en Varsovio.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tułacze dzieci (Vagabondaj infanoj) (sub la pseŭdonomo Weronika Hort; la unua eldono: Bejruto 1948, enlandaj eldonoj: 1990 - PIW, 2005 - Wydawnictwo LTW)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]