Hannes Koivu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hannes KOIVU, oficiale Johan Isak KOIVU (naskiĝis la 19-an de decembro 1882 en Paavola, mortis la 20-an de julio 1979) estis finna instruisto kaj esperantisto. Li esperantistiĝis en 1918 kaj agadis en Esperanto-Ligo de Finnaj Instruistoj kaj Esperanto-Instituto de Finnlando[1]. Dum jardekoj, ĝis 1975, li estis delegito de UEA[mankas fonto].

En la 1930-aj jaroj li estis socialdemokrata membro de la urba konsilio de Viborg[2]. Post kiam Finnlando cedis la urbon al Sovetunio rezulte de la dua mondmilito, li vivis en Helsinko.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Johan Isak KOIVU (kojvu), finno, instruisto. Nask. 19-a de decembro 1882 en Paavola. . . Komunuma agado en la hejmurbo Viipuri. Fervora agado por Esperanto en instruista kaj laboristaj rondoj. Multaj kursoj.


Referencoj

  1. Esperanta Finnlando, numero 4/1968
  2. Kuka kukin on, Helsinki 1954, p. 380

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.