Hannes Sköld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hannes Sköld
Persona informo
Hannes Sköld
Naskiĝo 20-an de septembro 1886 (1886-09-20)
en Västerlövsta church parish
Morto 14-an de septembro 1930 (1930-09-14) (43-jaraĝa)
en Höör church parish
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Göteborg vd
Familio
Gefratoj Otte Sköld vd
Infanoj Bo Sköld vd
Profesio
Okupo politikisto • poeto • tradukisto • filologo • lingvisto vd
Laborkampo lingvosciencopoeziopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes (Hannes) Sköld (n. 1886 - m. 1930) estis sveda socialisto kaj kontraŭmilitaristo. Sköld ankaŭ estis lingvisto, verkisto, kaj poeto, kiu ankaŭ komponis kantojn.

Johannes Sköld naskiĝis en Ĉinio kiel filo de sveda misiisto tie. Li plenkreskis en la urbo Norrköping, Svedio, kaj estis infana amiko de Ture Nerman. Post elgimnaziiĝo li transloĝiĝis al Gotenburgo por studi ĉe la universitato. En Gotenburgo, li konatiĝis kun Zeth Höglund kaj ekaktivis kun li en la maldekstra flanko de la laborista movado.

Kiel juna vagemulo, Sköld multe vojaĝis en Eŭropo kaj loĝis en Parizo kaj en Kopenhago. Li eldonis sian unuan poezilibron en 1911. La saman jaron, oni metis lin en la malliberejon Långholmen pro disvastigo de kontraŭmilitarisma propagando. En 1912, li ellasis sian duan libron, verkitan enmallibereje.

Sköld komunistiĝis en 1917 post la Oktobra Revolucio. Li transloĝiĝis al Sovetunio, lernis la rusan, kaj tradukis iom da la verkoj de bolŝevikaj estroj en la svedan.