Hanovro

El Vikipedio
(Alidirektita el Hannover)
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Hanovro (apartigilo)
Urbodomo
Stacidomo
Geografia pozicio en Germanio

Hanovro estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Malsupra Saksio. La urbo estas grava industria kaj komerca centro; ĝi havas universitaton, plurajn altlernejojn kaj estas okazejo de diversaj internaciaj foiroj. La urbo kaj 20 ĉirkaŭaj komunumoj konsistigas la distrikton Regiono Hanovro.

Germana nomo: Hannover [HaNOfe]
Situo: 9° 44’ OR, 52° 24’ NO Mapo, apud la rivero Leine
Loĝantaro: proksimume 500.000
Areo: 204,09 km²
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Alteco: averaĝe 55 m super la marnivelo

Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

Hanovro estis unu el la gastigantaj urboj de la Futbala Mondpokalo 2006

[redakti] Esperanto en Hanovro

En la komenco de 20-a jarcento Paul Friedrich Wilhelm Tarnow propagandis Esperanton en la urbo. En 1907 oni fondis la unuan Esperanto-grupon de la urbo. Inter aliaj eventoj, de la 27-a de decembro 1987 ĝis la 3-a de januaro 1988 la 31-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en la Hanovro, en granda seminariejo flanke de la lago Maschsee, kaj pritraktis la temon "Sano". Hodiaŭ daŭre ekzistas vigla movado en la urbo.

[redakti] Futbala Mondpokalo 2006

Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, inter alie en Hanovro. En la dum 2004 tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havas 39.297 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.

Urba silueto

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  oficialaj paĝoj de la urbo
Ekstera ligilo  panoramaj bildoj de la urbo
Ekstera ligilo  biografioj de gravaj inoj el Hanovro
Ekstera ligilo  Ligo al la Hanovra Esperanto-Grupo
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj