Hanns Seidel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hanns Seidel
Persona informo
Hanns Seidel
Naskonomo Franz Wendelin Seidel
Naskiĝo 12-an de oktobro 1901 (1901-10-12)
en Schweinheim
Morto 5-an de aŭgusto 1961 (1961-08-05) (59-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Westfriedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Partio Kristan-Sociala Unio en Bavario • Bavara Popolpartio vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Munkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hanns SEIDEL (naskiĝinta en la 12-a de oktobro 1901 en Aschaffenburg-Schweinheim, mortinta en la 5-a de aŭgusto 1961 en Munkeno) estis germana politikisto kaj bavara ĉefministro de 1957 ĝis 1960. Li estis membro, kaj de 1955 ĝis 1961 prezidanto, de Kristan-Sociala Unio en Bavario.

Seidel maldekstre kun Adenauer

Vivo[redakti | redakti fonton]

Seidel estis unu el sep infanoj; liaj gepatroj estis Johann kaj Christine Seidel. Li estis origine baptita sub la nomo Franz Wendelin sed baldaŭ estis nomita simple Hanns. Lia patro mortis kiam li estis sep kaj la familio devis vivi en relativa malriĉeco de tiam. Malgraŭ tiuj cirkonstancoj, li sukcesis akiri bonan edukon.

Hanns Seidel studis juron en Jena, Freiburg kaj Würzburg, kie li diplomiĝis en 1929. Li laboris kiel advokato en Aschaffenburg post tio kaj geedziĝis kun Ilse Tenter, kun kiu li havis du filojn. Kiel strikta katoliko, li eniris la Bavaran Popolan Partion en 1932. Lia sincereco antaŭ la nazioj baldaŭ ekhavigis al li problemojn kaj li devis repreni sian kandidatecon por la magistrato en Aschaffenburg. Li nelongan tempon devis eskapi Klaipėda) por eviti areston, sed revenis hejmen baldaŭ poste.

Li deĵoris en tanksekcio en la germana Wehrmacht de oktobro 1940 ĝis 1945, estante antaŭenigita al leŭtenanto en aprilo 1942. Ĉe la fino de la milito, li estis nelonge kaptita dufoje kaj fare de la rusoj kaj fare de la usonanoj. Li revenis al sia pozicio kiel advokato en aŭgusto 1945.

Li iĝis fondmembro de la CSU en 1945 kaj estis elektita al la bavara parlamento en 1946. Antaŭ al tio, usonaj okupadminstracianoj jam igis lin Landan ĉefkonsilianon por Aschaffenburg pro la fakto ke li havis neniun antaŭan politikan nazian ŝarĝon. Kiel liberalulo-konservativisto li apogis la multi-konfesian frakcion en sia partio. Li iĝis ministro pri Ekonomio en 1947 kaj tenis tiun poŝton ĝis sia partio-balotmalvenko en 1954. Li estis grava forto en la rekonstruklopodoj en postmilita Bavario. Li ankaŭ estis ege ŝatata fare de la germana kanceliero Konrad Adenauer kiu malsukcese provis konvinki lin preni supran postenon en la federacia registaro. En 1954, li estis farita parolisto de la opozicio, la jaron post kiam, li iĝis partiestro de la CSU, venkante Franz Josef Strauß en tre akra partiovoĉdono. Li tuj ekigis modernigi la partion kaj ĝian politikon.

Post la elektoj de 1957, li iĝis bavara ĉefministro la 16-an de oktobro 1957. Li devis abdiki de tiu poŝto la 21-an de januaro 1960 pro saneckialoj kaj mortis la jaron poste.

La "Fondaĵo Hanns Seidel" (germane: Hanns-Seidel-Stiftung) formiĝis en 1967; unu el ĝiaj kongresejo troviĝas en la eksa Abatejo Banz.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hanns Seidel en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]