Hans Zimmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Zimmer
Oskar-premiito
Persona informo
Hans Zimmer
Naskonomo Hans Florian Zimmer
Naskiĝo 12-an de septembro 1957 (1957-09-12) (66-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Etno judoj vd
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco GermanioUsono vd
Alma mater Hurtwood House vd
Familio
Edz(in)o Vicki Carolin • Suzanne Zimmer vd
Infanoj Jake Zimmer • Zoë Zimmer • Annabel Zimmer vd
Profesio
Okupo komponistogitaristopianistomuzikproduktisto • filmkomponisto vd
Aktiva en Los-Anĝeleso vd
Aktiva dum 1977– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans Florian ZIMMER (naskiĝis la  12-an de septembro 1957(nun 1957-09-12)) estas germana komponisto de filma muziko kaj muzika produktanto. Ekde la 1980-aj jaroj, li estas komponinta muzikon por pli ol 150 filmoj. Liaj verkoj inkluzivas The Lion King (La Leona Reĝo), por kiu li gajnis la Oskar-premion por Plej Bona Originala filma muziko (angle: Best Original Score) en 1995, Pirates of the Caribbean (Piratoj de la Karibio) serioj, Interstellar, Gladiator, Inception kaj The Dark Knight Trilogy (La Malhela Kavaliro Trilogio).

Zimmer pasigis la fruan parton de sia kariero en la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ ol translokiĝi al Usono. Li estas la estro de la filmo-divizio ĉe DreamWorks Studios kaj laboras kun aliaj komponistoj tra la kompanio, kiun li fondis, Remote Control Productions, antaŭe konata kiel Media Ventures. Lia studio en Santa Monica, Kalifornio, havas vastan gamon de komputila ekipo kaj klavaroj, ebliganta krei rapide provajn versiojn de filmaj muzikoj.

La verkoj de Zimmer estas rimarkindaj por integri elektronikajn muzikajn sonojn per tradiciaj orkestraj aranĝoj. Li ricevis kvar Grammy Premiojn, tri Classical BRIT Premiojn, du Premiojn Ora Globo (Golden Globe), kaj Oskar-Premion. Li ankaŭ estis nomata sur la listo de plej altaj 100 vivantaj genioj, eldonita de The Daily Telegraph.

Aliaj filmoj[redakti | redakti fonton]