Hans-Christoph Rademann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hans-Christoph Rademann (naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1965 en Dresdeno) estas germana ĥordirektisto kaj altlerneja instruisto.

Vivo

Rademann alkreskis en Schwarzenberg (Ercmontaro). En la kantoraro direktata de sia patro Rolf Rademann li kolektis unuajn muzikajn spertojn kaj impresojn. Junaĝe li ricevis instruon pri ludo violona kaj piana kaj estis inter 1975 kaj 1983 membro de la dresdena knaboĥoro Kreuzchor. Post plenumi la lernejan tempon li studis ĝis 1990 ĉe la muzikaltlernejo je Dresdeno ĥoran kaj orkestran direktadon. En multaj kursoj i.a. ĉe Helmuth Rilling kaj Philippe Herreweghe li kolektis pluajn spertojn.

Ekde ĝia fondado en la jaro 1985 li direktas la dresdenan ĉambroĥoron, inter 1991 kaj 1999 li estis artisma direktisto de la Kantakademio je Dresdeno. Ekde 1999 ĝis 2004 Rademann estis ĥordirektisto de la norgermana radiostacio NDR. Komence de la sezono 2007/2008 Rademann transprenis kiel ĉefdirektisto aldone la direktadon de la ĉambroĥoro de radiostacio RIAS, kiun li jam plurfoje gaste direktis. Krom tio Rademann gastdirektas ĉefajn kantensemblojn kiel Collegium Vocale Gent, la Nacian Ĉambroĥoron de Irlando same kiel la radiostaciaj ĥoroj de ARD. En 1997 li direktis unuan fojon operon ĉe la landa migroteatro de Saksujo per „Entführung aus dem Serail“ de Mozart. Rademann fariĝis en 2000 profesoro por ĥordirektado ĉe la muzikaltlernejo je Dresdeno, ripete li tie ankaŭ direktas la prezentadojn de la operklaso (i.a. La clemenza di Tito) kaj oratoriajn, krome li iniciatis koncertaron kunkantatoj en Palaco Marcolini.

En 1994 li iniciatis la Festivalon de Antikva Muziko en la Ercmontaro, kiu ĝis 2008 okazis ĉiujare en la unua julia semajno je diversaj lokoj en la Ercmontaro. En 2010 unuafoje okazis la Muzikfestivalo Erzcmontaro, kies artisma estro estas Rademann.[1]

La 1-an de junio 2013 li transprenis la direktadon de la Internationale Bachakademie Stuttgart.[2]

Sonregistraĵoj

  • kun Dresdner Singakademie: ĉe Thorofon (Max Bruch: Das Lied von der Glocke)
  • kun la ĥoro de NDR: ĉe Carus (Bruckner, Reger)
  • kun Dresdner Kammerchor: ĉe Carus, Raumklang (Bach, Bŭtehude, Hasse, Heinichen, Monteverdi, Reger, Schein, Schütz, Zelenka k. a.)
  • kun RIAS Kammerchor: bei harmonia mundi (Mendelssohn: profanaj ĥorkantoj, Krenek: motetoj, J. L. Bach: funebra muziko)

Referencoj

  1. http://www.musikfest-erzgebirge.de/musikfest.php
  2. Artikolo en www.freiepresse.de

Ligoj eksteren