Hans-Dieter Platz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans-Dieter Platz
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1943 (1943-02-28)
Morto 20-an de aprilo 2018 (2018-04-20) (75-jaraĝa)
Lingvoj germanaEsperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Hans-Dieter PLATZ (naskiĝis la 28-an de februaro 1943, mortis la 20-an de aprilo 2018) estis germana esperantisto.

En la 1970-aj jaroj li estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo, interalie respondeca pri organizado de pluraj Internaciaj Seminarioj kaj pri lobiado ĉe la nacia ministerio pri junularo por havi subvenciojn por la partoprenantoj. Ekde la jaro 1979 li organizis la Internaciajn Festivalojn por (en la unuaj jaroj) 25- ĝis 50-jaraj esperantistoj, la "meza generacio", kaj komence de la 1980-aj jaroj sekve de la antaŭaj lobiaj spertoj ankoraŭ reprezentis la asocion GEJ en ties tiutempa tegmenta asocio de plurspecaj junularaj organizaĵoj en Germanio, nomata Arbeitskreis zentraler Jugendverbände.

Dum pluraj jaroj li estis unu el la lokaj vinkultivistoj de la najbaraj lokoj Maikammer kaj Sankt Martin (Palatinato) en sudokcidenta Germanio, kaj produktis vinojn kun esperantlingvaj botelaj etikedoj, sed jam fine de la 1980-aj jaroj translokiĝis al Niedenstein iom sudokcidente de la urbo Kaselo.