Hans-Georg Gadamer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hans-Georg Gadamer (11-a de februaro 1900, Marburg13-a de marto 2002, Heidelberg) estis germana filozofo. Per lia ĉefverko Wahrheit und Methode (Vero kaj metodo), aperinta en 1960, li fondis la filozofian hermeneŭtikon.

Esenco de lia filozofio

Laŭ Gadamer ĉiu kompreno – kaj de tekstoj kaj de netekstoj – dependas de la lingveco de la esto antaŭ la horizonto de la tempo. (Esto kaj tempo estas uzataj kiel terminoj laŭ la tradicio de Martin Heidegger.) Tial la komprenanto bezonas mensan malfermecon, konscion pri propraj antaŭjuĝoj kaj pretecon al honesta dialogo aŭ konsiderado. Tiun tre ĝeneralan ideon de la hermeneŭtiko Gadamer esprimis per unu tipa frazo por diskutantoj: "La alia povus pravi."