Hans-Joachim Schulze (muziksciencisto)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hans-Joachim SCHULZE (* 1934 en Lepsiko) estas germana muziksciencisto.

[redakti] Biografio

Hans-Joachim Schulze studis muziksciencon kaj germanistikon ĉe la Altlernejo por Muziko je Lepsiko ekde 1952 ĝis 1954 kaj ĉe la Universitato je Lepsiko ekde 1954 ĝis 1957. Ekde 1957 li laboras ĉe la Bach-Arĥivo en Lepsiko kaj estis ties direktoro ekde 1992 ĝis 2000. En 1979 li doktoriĝis ĉe la Universitato Rostock per studaĵoj pri la Bachtradicio en la 18-a jarcento.

En 1993 li fariĝis kromprofesia profesoro ĉe la Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko. En la jaroj 1975–2000 li estis kune kun Christoph Wolff eldonanto de la Bach-Jarlibro.

[redakti] Publikaĵoj

  • Bach-Dokumente Bd. I–III und V Kassel und Leipzig 1963–72, 2007 (Bd. I/II kune kun Werner Neumann);
  • Johann Gottfried Walther, Briefe, Leipzig 1987 (kune kun Klaus Beckmann);
  • Bach Compendium, Leipzig und Frankfurt a. M. 1986 ff. (kune kun Christoph Wolff).
WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Hans-Joachim Schulze (Musikwissenschaftler) » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3290498 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj