Hans-Rudolf Merz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans-Rudolf Merz
Persona informo
Hans-Rudolf Merz
Naskiĝo 10-an de novembro 1942 (1942-11-10) (81-jaraĝa)
en Herisau
Religio Reformita Eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Sankt-Galo vd
Partio Radikal-Demokrata Partio de Svislando • Libera Demokratia Partio de Svislando vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans-Rudolf MERZ naskiĝis la 10-an de novembro 1942 en Herisaŭ, Kantono Apencelo Ekstera. Li estas politikisto kaj membro de la Radikal-demokrata partio de Svislando. En la jaro 2003 li elektiĝis al la Federacia Kosilio de Svislando. Ek de tiam li estas la ĉefo de la Federacia financdepartemento, do la svisa financministro. Li sukcesis rekonduki la federaciajn financojn al ekvilibro kaj Svislando nuntempe dank al lia rigora ŝparpolitiko jam dum pluraj jaroj sinsekve prezentas profitan buĝedon kaj povis konsiderinde malpli-igi la ŝtatŝuldojn.

Hans-Rudolf Merz

Pri lia persono[redakti | redakti fonton]

Hans-Rudolf Merz estas edziĝinta kun la artistino Roswitha Merz. Li havas kun ŝi tri plenkreskajn filojn. Li estas civitano de Beinwil am See en la Kantono Argovio. Merz studis ekonomion en la Universitato de Sankt-Galo.

La 20-an de septembro 2008 Hans-Rudolf Merz suferis kolapson de la sango-cirkulado kaj devis esti urĝe operaciita je la koro. Post lia resaniĝo li reprenis sian oficon kaj elektiĝis la 10-an de decembro kiel Federacia Prezidanto de Svislando por 2009.

Federacia prezidanto 2009[redakti | redakti fonton]

La 10-an de decembro 2008 Hans-Rudolf Merz elektiĝis Federacia prezidanto de Svislando por la jaro 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]