Hans Burgkmair

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Altaro fare de Burgkmair.

Hans BURGKMAIR la maljuna (naskiĝis en 1473 - mortis en 1531) estis germana pentristo kaj gravuristo. Li naskiĝis en Augsburg, kaj estis la filo de la pentristo Thomas Burgkmair. Lia filo, Hans la juna, ankaŭ dediĉis sian vivon al pentrado.

Junaĝo

Hans fariĝis lernoknabo de Martin Schongauer en Colmar ekde 1488. Schongauer mortis antaŭ la fino de la dujara formado de Burgkmair. La juna pentristo eble vizitis Italion dum tiu periodo, kaj certe revenis tien en 1507. Tio grandege influis lian stilon. Li eklaboris en 1491 en Augsburg, kie li fariĝis majstro kaj kreis sian propran atelieron en 1498.

Gravuraĵoj

La kritikisto Hollstein atribuas 834 lignajn gravuraĵojn al Burgkmair, precipe bildoj por libroj. La plej bonaj el ili montras talenton por okulfrapaj desegnaĵoj, kiuj ne ĉiam sukcese miksas italian Renesancon kun pli germana stilo. Li tre volonte uzis la chiaroscuro-teknikon. Ekde proksimume 1508, li plejparte laboris por la imperiestro Maksimiliano la 1-a, ĝis lia morto en 1519.

Pentrado

Burgkmair estis cetere sukcesa pentristo, precipe koncerne religiajn scenojn kaj portretojn de la civitanoj de Augsburg aŭ de la korteganoj de la imperiestro. Oni trovas plurajn verkojn de Burgkmair en la galerioj de Munkeno, Vieno sed ankaŭ aliloke. Liaj portretoj estas ĝenerale pli modernaspektaj ol liaj religiaj pentraĵoj.

Vidu ankaŭ