Hans Ernst Karl von Zieten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Ernst Karl von Zieten

Hans Ernst Karl grafo de Zieten (naskita la 5-an de majo 1770 en Dechtow, mortinta la 3-an de majo 1848 en Warmbrunn) estis generalo en la prusa kavalerio (husaroj). Li ne estas parenca kun Hans Joachim von Zieten, mortinta en 1786, kiu same estis kavaleria generalo.

Hans Ernst von Zieten ankoraŭ dum la vivo de Frederiko la 2-a estis akceptita en ties persona regimento von Zieten (nomita laŭ la pliaĝa Zieten). En 1789 li ricevis sian oficiran dokumenton kiel sub-leŭtenanto. En 1799 oni komisiis lin kiel kavalerian vic-inspektiston; en 1800 li iĝis majoro.

Dum la kampanjoj kontraŭ Napoléon Bonaparte li akiris meritojn kaj estis eksterorde avancigita al kolonelo je la 18-a de februaro 1809. La 26-an de majo 1813 li sukcesis logis francajn trupojn en insidon ĉe Haynau (nun Chojnów) kaj tiel faciligi al siajn aliancanoj la iron de Bautzen al Liegnitz. Por tio li estis distingita per la ordeno de la Fera Kruco unuaklasa.

Simile li en 1814 en Francio li dum la batalo ĉe Laon ĉirkaŭiris la malamikon kaj tiel kontribuis al venko. Liaj eskadroj tiam kaptis la pliparton de la kaptitaj pafilegoj kaj municiveturiloj.

Dum la batalo de Waterloo (18-a de junio 1815) li portis decidan helpon al la duko de Wellington, kiam la francaj trupoj posttagmeze atakegis kaj premis la maldekstran alon de la angloj. Kvankam Zieten havis de Blücher ordonon halti, generalo Karl von Müffling sukcesis konvinki lin interveni. Tio timigis la francojn kaj kontribuis al la venko de la aliancanoj.

En 1839 li estis pensiigita kiel feldmarŝalo.

Eksteraj ligiloj