Hans Fallada

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La germana verkisto Hans FALLADA [hans FAlada] naskiĝis je la 21-a de julio 1893 en Greifswald kaj mortis je la 5-a de februaro 1947 en Berlino. Lia reala nomo estis Rudolf DITZEN.

La vivo de la verkisto estas karakterizita de psikaj problemoj kaj alkoholmisuzo. Fininte la lernadon antaŭ la abiturienta ekzameno, li vivtenis sin per diversaj okupoj. La tempon de 1917 ĝis 1919 li pasigis ĉefe en hospitaloj por drogmaniuloj kaj en la 1920-aj jaroj li dufoje estis arestita pro defraŭdo. En la jaro 1929 li ediziĝis al Anna ISSEL, kies personeco fariĝis la modelo por la protagonistinoj de pluraj romanoj.

En la jaro 1932 Hans Fallada subite gajnis internacian famon: pro la socikritika romano Kleiner Mann, was nun?, temanta pri juna familio, kiu malgraŭ gravaj ekonomiaj problemoj majstris la vivon. Kuraĝigite de la sukceso Fallada aĉetis bienon en Norda Germanio kaj daŭrigis la verkadon de similaj romanoj, sed transiris al politike neŭtrala kaj amuza temaro, kiam la naziaj regantoj akre kritikis liajn verkojn.

En la jaro 1944 Hans Fallada eksedziĝis. Post la provo, mortigi sian eksedzinon, oni denove portis lin al hospitalo por drogmaniuloj. Unu jaron poste li edziĝis al virino, kiu same kiel li luktis kontraŭ sia manio. En 1947 - la jaro de lia morto - finfine aperis nova socikritika romano de la aŭtoro. Postmorte (1950) eldoniĝis lia membiografia romano Der Trinker (= La drinkulo).

Famaj verkoj

  • Der junge Godeschal (romano, 1920)
  • Bauern, Bonzen und Bomben (romano, 1931)
  • Kleiner Mann, was nun? (romano, 1932)
  • Wer einmal aus dem Blechnapf frisst (romano, 1934)
  • Wolf unter Wölfen (romano, 1937)
  • Der ungeliebte Mann (romano, 1940)
  • Damals bei uns daheim (membiografio, 1941)
  • Jeder stirbt für sich allein (romano, 1947)
  • Der Trinker (membiografio, eld. 1950)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.fallada.de greke http://www.dhm.de/lemo/html/biografien/FalladaHans greke http://www.wenzel-orf.de/html/fallada_katalog.html greke http://www.dieterwunderlich.de/Hans_Fallada.htm