Hans Fredrik Dahl
Hans Fredrik Dahl (n. la 16-an de oktobro 1939) estas norvega historiisto kaj ĵurnalisto. Li interalie verkis du librojn pri la historio de la norvega radio- kaj televidreto NRK.
Li ankaŭ aŭtoris referencan biografion pri la vivo de Vidkun Quisling, la ĉefa norvega nazia kunlaboranto dum la Dua mondmilito.