Hans Gál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hans Gal

Hans Gál (naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1890 en Brunn am Gebirge, Malsupra Aŭstrujo; mortinta la 3-an de oktobro 1987 en Edinburgo) estis aŭstra komponisto elmigrinta pro nazia persekuto al Britujo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gál, filo de kuracisto, studis de 1908 ĝis 1912 kompozicion ĉe Eusebius Mandyczewski, lerninto de Johannes Brahms, kaj de 1908 ĝis 1913 muziksciencon ĉe la Universitato je Vieno. Jam ekde 1909 li laboris mem kiel instruisto por kontrapunkto kaj harmoniscienco ĉe la Nova Viena Konservatorio. Krome li laboris ekde 1919 kiel instruisto por muzikteorio ĉe la Universitato je Vieno. Al liaj lernantoj apartenis inter alie la komponistoj Robert Katscher kaj Hans J. Salter. En 1929 li forlasis Aŭstrujon, por transpreni la direktistopostenon de la konservatorio de la urbo Majenco.

Sed jam en 1933, post la nazia potencopreno sub Adolf Hitler januaron 1933, Gál devis forlasi Germanujon, ĉar li estis de hungara-juda deveno. Post kiam li tiam komence laboris kiel orkestrestro en Vieno, en 1938 li elmigris pro la aneksado de Aŭstrujo fare de Germanujo al Anglujo. En 1940 li estis pretertempe internigita sur Manksinsulo kiel elmigrinto el malamika lando. En la jaro 1945 finfine li ricevis postenon kiel instruisto por muzikteorio, kontrapunkto kaj kompozicio ĉe la Universitato de Edinburgo. Krom tio li direktis la Edinburgan Ĉambrorkestron. Post kiam li estis pensiita ekde 1965, li restis ĝis la fino de sia vivo en Britujo kaj verkis multatentatajn librojn inter alie pri Johannes Brahms, Richard Wagner, Giuseppe Verdi kaj Franz Schubert.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Gál evoluigis jam tre frue klarkonturan personan stilon, al kiu li restis fidela sian tutan vivon. La komponisto plej grava por li estis Johannes Brahms, kies muziko estis la bazo de la stilo de Gál. Gál atribuis grandan signifon al la suverena regado de la kompozicia metio. Krom tio li estis granda melodiisto kaj staras ĉirilate en la tradicio de viena muziko, kiu deiris de Franz Schubert. Entute li estis klara tradiciisto, kiu ĝis siaj lastaj verkoj sin strikte kroĉis al la tonaleco. Modernaj tendencoj restis fremdaj al li. Lia muzikolingvo ne transpaŝas Rikardon Strauss, kies influo evidentiĝas aparte en liaj operoj, kaj harmoniaron treege kromatigitan apoge sur la muzikon de la transiro de la 19-a al la 20-a jarcento. Anstataŭe Gál des pli forte malfermiĝis al la muzika pasinteco, kio evidentiĝas en la riĉa polifonio, kiu malkaŝas la influon de Johann Sebastian Bach, kaj en la klareco de lia muzika lingvo, kiu deduktiĝas de lia okupiĝo per la vienklasikisma muziko. Ofte oni ankaŭ trafas sur ŝercajn elementojn en lia muziko. Dum kiam li antaŭ sia elmigado estis konsiderinde sukcesa, pli malfrue li estis rigardata kiel malkonvene malmoderna kaj ĝisoste konservema, kio kaŭzis, ke li iom post iom sinkis en forgesitecon. Kiel muziksciencisto Gál estis aktiva ĉefe sur la kampo de la vienklasikisma muziko kaj liveris kelkajn gravajn kontribuaĵojn al ĉi tiu temo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alexander Becker: Der österreichische Komponist Hans Gál im Fokus der Zupfmusik. En: Concertino 2/2003, pj.76-78
  • Anthony Fox, Eva Fox-Gál, Gerold Gruber (eldonintoj): Hans Gál. Ein Jahrhundert Musik, 88 paĝoj, broŝuro, 11 ilustraĵoj, Hentrich & Hentrich-Verlag, Berlino 2012, ISBN 978-3-942271-77-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]