Hans Grüninger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Gruninger
Prefaco de Grüninger pri sia naskiĝurbo publikigita de Laŭrenco Friez (1489-1550)[1].
Prefaco de Grüninger pri sia naskiĝurbo
publikigita de Laŭrenco Friez (1489-1550)[1].
Persona informo
Naskiĝo 1484
en Grüningen,  Germanio
Morto 1528
en Strasburgo,  Francio
Ŝtataneco Free Imperial City of Strasbourg vd
Familio
Gefratoj Markus Reinhard Grüninger vd
Infanoj Christoph Grüninger • Bartholomäus Grüninger vd
Profesio
Okupo book printer • book printer • book printer • presisto vd
Laborkampo pressing vd
Aktiva en StrasburgoBazeloVenecio vd
Aktiva dum 1480–1531 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes Grüninger (Johann Reinhard) (naskiĝis en Grüningen, 1484 - mortis en Strasburgo, en la 1528) estis germana eldonisto kaj presisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li lernis presarton en Venecio kaj Strasburgo. En 1483, li fondis sian propran presoficejon en Strasburgo kaj specialiĝis tre rapide pri ilustritaj libroj surligne gravuritaj.

Dum sia tuta kariero, en Strasburgo, li publikigis ĉirkaŭ 300 librojn kaj ofte li estis la eldonisto. La objektoj estis plurvariaj: ekde religiaj libroj, popularaj rakontoj, legendaj, romanoj, ĝis vortaroj, traktatoj, geografiaj, ktp. Krom la latinaj klasikuloj, li publikigis verkojn de sennombraj tiutempaj humanistoj, kiel Jakob Wimpfeling (1450-1528), Sebastian Brant kaj Ulrich von Hutten, krom la predikojn de Johann Geiler von Kaysersberg (1445-1510). Li ne sukcesis alpreni la ideojn pri la Reformo: lia studio eĉ disvastigis broŝurojn kontraŭluteranajn.

Tamen, lia presejo lanĉis la dekan eldonon de la germana Biblio. Elinter la sennombraj eldonoj li publikigis tiun ilustritan de Heinrich Vogtherr, la Maljuna (1490-1556)[2], pli konatan kiel Biblio de Grüninger, krom la represadon de iu Manlibro pri Medicino, germane: Buch der Cirurgia. Li ankaŭ publikigis la verkaron de la kuracisto Hieronimo Brunsvigo (1450-1512)[3]. Unu el liaj plej famaj verkoj estas La Ŝipo de la Stultuloj, far la franco Sebastian Brant, latine tradukita de Jakob Locher (1471-1528)[4]. Lia enversa broŝuro "La Granda Stulta Luterano" far Thomas Murner, eldonita en Grüninger, en 1522, estis cenzurita kaj nur kelkaj kopioj supervivis al la forto de la tempo. Ĉar li ne posedis grekajn literojn, li devis mem skulpti ligne ĉiujn karakterojn. Cetere, la ligna tiparo de Grüninger estis tiel daŭra kiel tiu farita per kupro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Formulare und Tütsch rhetorica, Johann Prüss, Inkunabla kolekto (Universitato de Pennsylvania) - 1486
  • Repertorium Sive Inventarium Totius Summe Domini Anthonini Archiantistitis Flore, Saint Antoninus (Ĉefepiskopo Florenco), Johannes Molitor - 1490
  • Sermones Peregrini de tempore et de sanctis per anni circulum, Peregrinus de Opole - 1495
  • Comoediae: With commentaries of Aelius Donatus, Guido Juvenalis and Jodocus Badius Ascensius, Terence, Aelius Donatus, Guy Jouenneaŭ, Josse Badius - 1496
  • Das Buch der Cirurgia des Hieronimo Brunsvigo, 1497
  • Tractatus de pustulis, sive mal de franzos, Johann Widmann - 1497
  • Liber pestilentialis de venenis epidimie: Das bůch der vergift der pestile[n]tz das da gena[n]t ist der gemein sterbent der Trüsen Blatren, Hieronimo Brunsvigo, Heinrich Steinhöwel - 1500
  • Römsche history aus T. Livio, (Historio de Romo laŭ Tito Livio) 1507

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj