Hans Hopf (tenoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri tenora kantisto. Por samnoma psikoanalizisto kaj priinfana psikoterapiisto rigardu la paĝon Hans Hopf (psikoterapiisto).

Hans Hopf (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1916 en Nurenbergo; mortis la 25-an de junio 1993 en Munkeno) estis germana tenoro, specialiĝinta kiel herotenoro.

Post la lernejaj jaroj, li studis kantadon ĉe Paul Bender en Munkeno kaj ĉe Ragnvald Bjärne en Oslo. Sian scenejan debuton kiel tenoro li havis 1936 en Munkeno en la rolo de s-ro Pinkerton en la opero Madame Butterfly de Giacomo Puccini. Inter la jaroj 1939 kaj 1942 li kiel lirika tenoro estis membro de la ensemblo de la teatraj scenejoj de Augsburg, kaj poste plulaboris en la stabo de la Semper-Operejo en Dresdeno, kie li specialiĝis kiel herotenoro. Inter la jaroj 1946 kaj 1949 li apartenis al la teamo de la Germana Operejo en Berlino kaj sekve al la Bavara Ŝtata Operejo en Munkeno kaj ĉiujare krome plurfoje gastis en la Ŝtata Operejo de Vieno.

Ekde la jaro 1951 li regule kantis en la ĉiujara Festivalo de Bayreuth, en la unua postmilita festivalo de 1951 la tenoran voĉon de la 9-a sinfonio de Beethoven. En 1952 li debutis en la Metropola Operejo de Novjorko. Ankaŭ al la Teatro alla Scala en Milano, al la Royal Opera House Covent Garden en Londono kaj al aliaj renomaj scenejoj invitiĝis la tenoro aparte aprezata pro sia interpreto de roloj el la operoj de Richard Wagner. Tiu internacia aprezo de liaj Wagner-roloj iom forgesigas, ke fakte li ankaŭ estis elstara interpreto de tenoraj roloj el italaj operaj.

Ekde la jaro 1950 li estis per regulaj gastaj roloj kontrakte forte ligita a la Germana Operejo ĉe la Rejno en Duseldorfo kaj Duisburg. En la Festivalo de Salcburgo de 1954 li kantis la rolon de Max en la opero Der Freischütz. Inter la tenoraj roloj en operoj de Richard Wagner, Hans Hopf precipe brilis kiel heroo Tannhäuser en la samnoma opero, kiel Siegfried en la opero La ringo de la Nibelungo kaj kiel vira ĉefrolo en la opero Tristano kaj Izoldo. Lia voĉo havis solidan baritonan fundamenton kaj brile regis la altajn tenorajn kantopartojn, kaj lia kantado ŝajnis tute senpena, radianta je energio - tiel li konsideriĝas unu el la "lastaj" geniaj germanaj Wagner-tenoroj.

Post la adiaŭa opera prezento en 1988, du jarojn post la jubileo de 50 scenejaj jaroj, li en Munkeno laboris kiel pedagogo. Lia nepo Dominique Hopf same iĝis profesia kantisto.

Reta sonekzemplo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]