Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Jakob Christoffel von Grimmelshausen
Persona informo
Aliaj nomoj Israël Fromschmidt von Hugenfels • Samuel Greifenson von Hirschfeld • Simon Lengfrisch von Hartemfels • German Schleifheim von Sulsfort • Erich Stainfels von Frufensholm • Melchior Sternfels von Fuchsheim
Naskiĝo 31-an de majo 1622 (1622-05-31)
en Gelnhausen
Morto 17-an de aŭgusto 1676 (1676-08-17) (54-jaraĝa)
en Renchen
Tombo Renchen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Okupo
Okupo verkisto • romanisto • poeto
Verkoj Der abentheuerliche Simplicissimus Teutsch
TTT
Retejo http://www.grimmelshausen.org/
vdr

Hans Jakob Christoffel VON GRIMMELSHAUSEN [hans jakob kristofel fon grimelshaŭsen] (naskiĝis 16211622 en Gelnhausen (Hesio), mortis la 17-an de aŭgusto 1676 en Renchen) estis la plej grava germana verkisto de la baroko.

Grimmelshausen, portreto (1641)

Grimmelshausen naskiĝis kiel filo de protestanta familio, sed frue perdis siajn gepatrojn. Kiel soldato li partoprenis la Tridekjaran Militon, ekde 1648 li laboris i.a. kiel oficisto kaj gastejestro, kaj antaŭ sia edziĝo en la jaro 1649 li transiris de la protestantismo al la katolika eklezio. La verkadon li komencis ĉirkaŭ la jaro 1658.

Lia ĉefverko Der abentheuerliche Simplicissimus Teutsch, kiu unuafoje aperis en 1668 (sur la titolpaĝo kaŝcele antaŭdatita je "1669"), priskribas la vivon de la simpla popolo dum la Tridekjara Milito. Ĝi (parte) sekvas la tradicion de la hispanaj kaj francaj fripono-romanoj (fake t.n. pikareska romano) kaj nuntempe estas rigardata unu el la plej gravaj verkoj de la germana baroko (vd. apartan artikolon).

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Satyrischer Pilgram I und II (1666/67)
  • Der abentheuerliche Simplicissimus Teutsch (1669)
  • Continuatio des abentheuerlichen Simplicissimi (1669)
  • Dietwalds und Amelindens anmuthige Lieb- und Leids-Beschreibung (1670)
  • Des Durchleuchtigen Printzen Proximi und seiner ohnvergleichlichen Lympidae Liebs-Geschicht-Erzehlung (1672)
H.J.C. von Grimmelshausen

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • 1985: El Simplicius Simplicissimus: la 7-a ĉapitro kaj la 8-a ĉapitro. En: Germana Antologio. Gerlingen: Bleicher 1985, p. 298-303
  • 1976: La aventuroj de Simplicius Simplicissimus. Kelkaj specimenaj ĉapitroj el la ĉefverko de la plej eminenta germana poeto de la 17-a jarcento. Elgermanigis Margot Hektor, Hermann Heiß, F. W. Poppeck. Nürnberg: Ludwig Pickel 1976, 21 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.