Hans Jensen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hans Jensen en 1963

Hans JENSEN (25-an de junio 1907 en Hamburg - 11-an de februaro 1973 en Heidelberg; plena nomo Johannes Hans Daniel Jensen) estis germana fizikisto kaj nobel-premiito pri fiziko de 1963. Li ellaboris kiel teoria fizikisto kun Maria Goeppert-Mayer la ŝelomodelon de la atoma kerno. Hans Jensen laboris post 1949 ĉefe en Universitato de Hajdelbergo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Hans Jensen naskiĝis kiel tria filo de la ĝardenisto Karl Friedrich Jensen kaj ties edzino Helene Auguste Adolphine (naskiĝis kiel Ohm). Li studis ekde 1926 en la Hamburga Universitato kaj la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo fizikon, matematikon, fizikan kemion kaj filozofion. Post la doktoriĝo pri fiziko, li restis en Hamburgo kiel scienca asistento kaj lia habilitiĝo okazis tie en 1936. Li iĝis docento en 1937 kaj eksterordinara profesoro en 1941 en la Universitato Gottfried Wilhelm Leibniz en Hanovro. Li akceptis en 1949 proponon de Universitato de Hajdelbergo por posteno de ordinara profesoro. Li laboris en tiu pozicio ĝis lia emeritiĝo en 1969. Dum tiu periodo, li havis ankaŭ plurajn gastprofesoran inviton kaj laboron en Usono, inter alie ĉe la Institute for Advanced Study de la Universitato Princeton (1952), la Universitato de Viskonsino-Milvokio (1951), la Universitato de Minesoto (1956), la Universitato de Indianao (1953), ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio (1953) kaj la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley (1952), kaj ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego (1961). Li estis ekde 1955 kun Otto Haxel komuna aldonanto de la ĵurnalo Zeitschrift für Physik.