Hans Küng

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hans Küng (2009)
Hans Küng (plej dekstre) kun Boris Palmer kaj Helmut Schmidt

Hans KÜNG, naskita la 19-an de marto 1928 en Sursee, kantono Lucerno, Svislando, estas katolika teologo kaj verkisto.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

De 1948 ĝis 1957 li studis filozofion kaj teologion en Romo, kie li doktoriĝis.

Hans Küng estis profesoro pri katolika teologio en Tübingen. En sia libro "Ĉu neeraripova?" ("Unfehlbar?") de 1970 li pridubis la neeraripovon de la papo. Rezulte de tiu ĉi libro la Germana Episkoparo anoncis la 18an de decembro 1979, ke lia eklezia instrurajto estos forprenata. Malgraŭ la perdo de la instrurajto li restis profesoro en la Universitato de Tübingen, kie li gvidis la Instituton pri Ekumenaj Esploroj, ĝis kiam en 1996 li emeritiĝis. Li daŭre estas romkatolika pastro.

Ĉirkaŭ la jaro 1990 li iniciatis la projekton Monda Etiko ("Weltethos"), kiu celas al paca kunlaboro inter ĉiuj religioj.

Hans Küng kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En letero al Maire Mullarney de ĉirkaŭ 1985 li esprimis favoran sintenon al Esperanto, kaj en letero al Ulrich Matthias de 1997 li aldonis en germana lingvo la manskribitan frazon "Mi bedaŭrinde ne parolas Esperanton".

Verkoj de Hans Küng[redakti | redakti fonton]

Ciò che credo (Pri tio kion mi kredas), Rizzoli, Milano (Italio), 2010. (Temas pri himno al la vivo de granda katolika teologo. Ĉiu ĉapitro estas aparta kanto de la ampleksa spektro de ekzisto, esprimita per linvaĵo tiom simpla kaj flua kiom kristane sciencoplena kaj saĝoplena. La unua ĉapitro temas pri "la konfido en la vivo", nome konfido kiel fundamento de la spiritualeco de ĉiu homo. La inlelektula membiografio de la aŭtoro daŭras kun "ĝojo vivi", en kiu al la "gaja scienco" de Nietzsche (la ĝojo vivi sen Dio) anstataŭas la fidon kaj la esperon "vivi ĝisfunde", nome eniri, postmorte, la "Dian Lumon". Tiel, paŝon post paŝo, la teologo rakontas sian kredsperton per "la marŝo de la vivo", "la senco de la vivo" kaj aliaj ĉapitroj inter kiuj aparte: "la vivmodelo" kaj "vivkoncepto". En la "vivmodelo", apud la modeloj de aliaj religioj ((hindua, budhizma, konfucea, hebrea, islama, reliefigas sian personan modelon: Jesuo Kristo, "historia figuro de Jesuo de Nazareto, historia eksterordinara vivo, eksterordinara morto, eksterodinara mesaĝo, eskterordinara mia rela kompanulo". "La diversajn vivmodelojn - li aldonas - oni ne konfrontu por elekti la plej kontentigan, sed nur por scii kiun veron unu komunikas al la alia". Kaj Hans konkludas ke paco inter la popoloj eblas nur pere de etika komuna vivmodelo).

Fonto[redakti | redakti fonton]

[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]