Hans Keilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hans Alex KEILSON (naskiĝis la 12-an de decembro 1909 en Bad Freienwalde, mortis la 31-an de majo 2011 en Hilversum) estis germana-nederlanda verkisto, kuracisto kaj psikiatro. Ekde 1936 li vivis en Nederlando.

Keilson studadis de 1928-1934 medicinon en Berlino. Pro la por judoj starigita profesiobaro li devis vivteni sin kiel sportinstruisto je judaj privatlernejoj kaj kiel muzikisto. Du jarojn poste li iris en ekzilo al Nederlando. Sub la pseŭdonimo 'Benjamin Cooper' li kompilis kelkajn nederlandlingvajn librojn. Post la germana invado en 1940 li kaŝis sin kaj eklaboris por la rezistado. Dum tiu tempo ekestis liaj unuaj poemoj kaj la komenco de lia romano Der Tod des Widersachers, kiu eldoniĝis nur en 1959. Liaj gepatroj estis murditaj en Aŭŝvico.

Post la liberiĝo Keilson eklaboris kiel kuracisto. Li kuracis tre traŭmatizitajn judajn georfojn kaj fondis kun aliaj supervivintoj la organizon Ezrat Ha Jeled ('Al helpo por la infano'), fondaĵo por helpo al judaj georfoj. Ĉar lia germana diplomo ne estis agnoskita en Nederlando, li denove ekstudadis medicinojn. Dum la 1960-aj jaroj li finstudis kiel psikiatro kaj en 1978 li doktoriĝis je la studaĵo Sequentielle Traumatisierung bei Kindern en kiu li esploris la vivon de 200 judaj georfoj en ilia postmilita rom-katolika kaj protestanta nutrogepatra ĉirkaŭaĵo. Dum prelego en la Goethe-Instituto en Amsterdamo li diris ke ili havis solidan edukadon. En propra praktikejo li laboris kiel psikoanalizisto. Li edziĝis en 1970 kun la literaturhistorikistino Marita Keilson-Lauritz, kiu verkis multajn librojn kaj artikolojn pri la historio de la samseksemo.

Keilson estis de 1985-1988 prezidanto de la germana PEN-klubo; en 1996 gastprofesoro je la universitato de Kassel (Franz-Rosenzweig-Gastprofessur), kaj en 1999 li fariĝis koresponda membro de la Deutsche Akademie für Sprache und Dichtung. La Universitato de Bremen donis al Keilson honordoktorecon. En 2005 liaj kolektitaj verkoj estis eldonitaj en du partoj. Kaj en 2008 en la Zeitschrift für psychoanalytische Theorie und Praxis aperis studo pri lia vivo kaj laboroj. Li estis honorita per la arĝenta medalo de la Fédération Internationale de Résistance (FIR) kaj ricevis la Federacian Meritkrucon de unua klaso. Li ankaŭ en 1999 ricevis la Elise-M.-Hayman-premion de la Internacia Psikoanaliza Asocio, en 2005 la Johann-Heinrich-Merck-premion por literatura kritiko kaj eseo, kaj en 2008 la literaturan premion de la magazino Die Welt.

Je la 12-a de decembro 2009, je lia centjaruliĝo, li estis nomumita oficiro en la Ordeno de Oranje-Nassau. La ornamaĵoj apartenante al tiu distingo estis surpinglitaj de Milo Schoenmaker, la urbestro de la komunumo Bussum.

En recenzo je la 5-a de aŭgusto 2010 en la The New York Times, Keilson fare de recenzisto Francine Prose estis proklamata genia verkisto, kiu apartenas al la plej bonaj verkistoj de la mondo. Liaj verkaĵoj Der Tod des Widersachers (angle The Death of the Adversary) kaj Komödie in Moll (angle Comedy in a Minor Key) estis menciataj kiel majstroverkoj.

Foto[redakti | redakti fonton]

Hans Keilson en 2007