Hans Kloss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Kloss en muzeo en Katovico

Hans Kloss (operaciaj kromnomoj: J-23, Janek, fakte Stanislao Kolicki aŭ (en libroj) Stanislao Moĉulski) – fikcia rolulo de teatro-serioj (1965-1967) kaj filmserioj (1967-1968) sub kuna titolo Ludcelo pli granda ol vivo, de librigitaj scenaroj kaj komiksoj en ciklo Kapitano Kloss, de komputilludo Hans Kloss, de aktorfilmo Hans Kloss. Ludcelo pli granda ol morto kaj de komedia filmserio Halo Hans!. Fakte temas pri du personoj: germana soldato malliberigita de sovetanoj kaj polo, kiu aspektas preskaŭ idente kaj "ŝtelis" nomon de la soldato por – unue kiel leŭtenanto, poste kiel kapitano de Abvero – agi kiel spiono: unue sovetia, poste pola.

Ĉefa kontraŭulo kaj samtempe ofta kunlaboranto de Kloss estas Brunner (kun antaŭnomo Hermann aŭ (en libroj) Otto), majoro/kapitano (Sturmbannführer/Hauptsturmführer) de SD (en filmserio erare – de Gestapo).

La rolon de Kloss aktoris Stanislao Mikulski.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]