Hans Koller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hans (Antonio Hans Cyrill) KOLLER (n. 12-an de februaro 1921 en Vieno; m. 22-an de decembro 2003 samloke) estis unu el la plej famaj aŭstraj ĵazmuzikistoj same kiel pentristo. Li ludis krom tenorsaksofono ankaŭ sopranetosaksofonon, sopransaksofonon kaj klarneton.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Post reveno el usona militkaptiteco li fondis en 1946 je Vieno la ĵazklubejon Hot Club Vienna. Pro la malbonaj prezentadaj kaj enspezaj eblecoj por ĵazmuzikistoj en Aŭstrujo li iris en la jaro 1950 al Germanujo. Tie li ludis tenorsaksofonon en la bando de svingo-frapinstrumentisto Freddie Brocksieper en Munkeno kaj fondis mallonge poste sian propran kvaropon kun pianistino Jutta Hipp, kontrabasisto Shorty Roeder kaj frapinstrumentisto Karl Sanner. Ĉi tiu bando orientiĝanta je malpasia ĵazo, en kiu Albert Mangelsdorff fondis sian famon, fariĝis baldaŭ unu el la plej famaj ensembloj de moderna ĵazo en Germanujo. En 1953 li surdiskigis por la usona diskeldonejo Discovery. Kiel unua eŭropa ĵazmuzikisto li ricevis en la usona muzikrevuo «Down Beat» 5 Stelojn, la plej altranga distingo. Samjare li koncertvojaĝis kun siaj „Hans Koller New Jazz Stars“ kaj kun trumpetisto Dizzy Gillespie. Je la Germana Ĵazfestivalo en Frankfurto ĉe Majno de 1954 li ludis duope kun pianisto Roland Kovac la ĉambromuzikan Fuguette. En 1956 Koller vojaĝis tra Eŭropo kun la usona aldosaksofonisto Lee Konitz kaj kun baritonsaksofonisto Lars Gullin.

En 1957/58 li estis membro kaj soloisto en la orkestro de Eddie Sauter. Post dungiteco en la orkestro de Südwestfunk en Baden-Baden li formis en 1958 novan bandon kun gitaristo Attila Zoller, basisto Oscar Pettiford kaj frapinstrumentisto Kenny Clarke. „Blues in the Closet“ nomiĝis ilia plej fama peco.[1] Proks. 1958 Hans Koller muzikis kune kun Duke Ellington en la studio de Hans Georg Brunner-Schwer en Villingen-Schwenningen. Je la unua tuteŭropa ĵazfestivalo en 1960 je Antibes Hans Koller estis distingita kiel plej bona soloisto. Ekde 1958 ĝis 1965 Koller transprenis la direktadon de la NDR-Ĵazkurso en Hamburgo. En ĉi tiuj jaroj li laboris ankaŭ kiel filmkomponisto kaj transprenis por la sezono 1968/69 la muzikan estradon de la teatrejo Deutsches Schauspielhaus en Hamburgo. En 1961 Koller fariĝis membro de la ĉiustelularo „European All Stars“ kaj muzikis inter alie kune kun Tete Montoliu, Monica Zetterlund aŭ Dusko Goykovich. En 1965 li ricevis la duan fojon la plej altrangan distingon (5 Steloj) en Down Beat por la disko „ZO-KO-SO“ kun Attila Zoller kaj Martial Solal.

Malgraŭ multaj propronoj el Usono li preferis resti en Eŭropo. Li muzikis kun multaj tutmonde renomaj ĵazmuzikistoj, ekz. kun Benny Goodman kaj lia orkestro dum la internacia ekspozicio en 1958 je Bruselo, kun la tri aŭstraj pianistoj Joe Zawinul, Fritz Pauer kaj Roland Kovac, kun trumpetisto Chet Baker, kun tenorsaksofonisto kaj bandegestro Bill Holman, kun la tenorsaksofonistoj Warne Marsh (1984) kaj Zoot Sims (1958), en la bandego de Stan Kenton, Bill Russo, kun baritonsaksofonisto Ronnie Ross. Baziĝante sur ĉi tiuj spertoj li sciis dumvive varii siajn muzikstilojn.

Kiel „sonpentristo“ Hans Koller sukcesis unuarange „malmuzikan“ aliron al la sonpentrado per certaj kolornuancoj. Li formis poste la fruan rokĵazo-grupon Free Sound (kun i.a. Zbigniew Seifert, Albert Mair, Adelhard Roidinger resp. Jürgen Wuchner kaj Janusz Stefanski) kaj estas nun alordigebla al abstrakta moderna klasikismo.

En 1993 la Wiener Musik Galerie okazigis en la Viena Koncertdomo la tritagan festivalon Hans Koller – The Man who Plays Jazz, je kiu la ŝanĝbrila personeco de Koller je liaj multaj faceto denove estis prezentata. Liaj multjaraj kunmuzikistoj kiel William Russo, Kenny Wheeler, Jimmy Raney kaj Koller mem prezentis liajn komponaĵojn kiel Hommage à Jean Cocteau (1968) aŭ Eleven / Four (1967), krome kunprezentis bandoneonisto Dino Saluzzi kaj pianisto Pièrre-Laurent Aimard. La programkajero pri ĉi tiu festivalo enhavas i.a. La unuan ampleksan biografion pri Hans Koller.

Honore al Koller la aŭstra federacikanclera oficejo donacis en la jaro 1996 la Hans-Koller-Premion, la plej altvalora distingo de la ŝato Auŝstrujo por ĵazmuzikistoj.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Freddie Brocksieper Orchester: Alt Shot Gun Boogie (Bear Family Records, 1948-52)
  • Hans Koller: Hans Is Hip (Discovery Records, 1952)
  • Hans Koller New Stars: Deutsches Jazz Festival 1954/1955 (Bear Family Records, 1954/55)
  • Hans Koller: „„Some Winds (2 CD - RST, 1954-55)
  • Oscar Pettiford Quartet: Vienna Blues (Black Lion, 1959)
  • Hans Koller Quartet: Multiple Koller (L+R, 1962)
  • Oscar Pettiford Quartet: Various Artists - Ártistry In Jazz (Black Lion, 1960)
  • Klaus Doldinger & NDR-Workshop: Doldingers Best (ACT, 1964)
  • Hans Koller & The International Brass Company (L+R, 1979)
  • Attila Zoller & Hans Koller: The K & K in New York (L + R, 1979)
  • Hans Koller & The International Brass Company: Live At The Jazz Festival Frankfurt (L + R, 1980)
  • Bernd Konrad - Hans Koller Unit: Phonolith (HatOLOGY, 1980/1994)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kun Gerald Weinkopf (fl), Albert Mangelsdorff (tb), Peter Trunk (b), Conny Jackel (tp), Joki Freund (tubjo), Joe Nay (dr), Ingfried Hoffmann (keyb), Emil Mangelsdorff (as) kaj Rolf Kühn (cl) Koller formis en 1958 la ĉiustelularon Deutschen All Stars