Hans Kästli

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hans KÄSTLI [kestli] (naskiĝis la 14-an de julio 1934; mortis la 16-an de decembro 2020) estis svisa esperantisto. Profesie li estis unue frizisto, poste psikiatra flegisto.

Hans Kästli ekde 1963 estis aktiva membro de Esperanto-Societo Zuriko. Li subtenis la aktivecon de la societo per diversaj grandegaj mondonacoj. En februaro 2008 Esperanto-Societo Zuriko elektis lin pro liaj meritoj por la societo kaj por Esperanto kiel honora membro.

Esperanto ekĝermis en Wil SG en la jaro 1964, kiam Hans Kästli volis enkonduki Esperanto en praktikan agadon de la psikiatria hospitalo de Wil, en kiu li laboris. En la malsanulejo laboris diverslingvaj eksterlandanoj. Hans Kästli volis fondi teamon, kies membroj ne havus lingvajn problemojn almenaŭ en reciproka interkompreniĝado. Li organizis Esperanto-kurson en la kliniko kaj poste fondis grupon, en kiu oni perfektiĝadis en la lingvo por povi bone interkompreniĝi, sed ankaŭ lernis la germanan por kompreni estrojn, svisan kolegojn kaj pacientojn. Krome en la grupo oni instruis flegadon al flegohelpantoj, kiuj ofte unuan fojon laboris en flegado. Al tiu grupo aliĝis poste esperantistoj el Wil kaj ĉirkaŭaĵo, kiuj ne laboris en la kliniko, sed volis praktiki la internacian lingvon. Unue la grupon gvidis Hans Kästli, ekde la jaro 1975 Hildegard Schoch. Tiam la grupo eknomiĝis «Esperanto-Klubo Wil».

Siajn lastajn jarojn Hans Kästli pasigis en flegohejmo en sia hejmurbo Sankt-Margreto. Lia sanstato ne plu permesis aktivan partoprenon en la movado.