Hans Leip

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Leip
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1893 (1893-09-22)
en Hamburgo
Morto 6-an de junio 1983 (1983-06-06) (89-jaraĝa)
en Fruthwilen
Tombo Horn (am Bodemsee) vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioSvislando vd
Subskribo Hans Leip
Profesio
Alia nomo Li-Shan Pe vd
Okupo poeto • verkistoscenaristokantoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans LEIP [hans lajp] (naskiĝis la 22-an de septembro, 1893, mortis la 6-an de junio, 1983) estis germana verkisto.

Kiel filo de maristo li naskiĝis en Hamburgo. Li elprovis sin interalie kiel instruisto, pentristo kaj grafikisto kaj faris plurajn ŝipvojaĝojn. Ekde 1923 li vivtenis sin de la verkado.

Al lia verkaro apartenas romanoj kaj rakontoj, dramoj kaj poemoj, kiujn li grandparte mem bildigis. Grandan popularecon akiris lia poemo Lili Marleen, kiun li verkis en sia trista humoro antaŭ la soldatiĝo en la jaro 1915. Presite ĝi fakte aperis nur dek du jarojn poste, en 1937, en la poemaro Die kleine Hafenorgel. En 1938 Norbert Schultze kreis la melodion, kaj la radiostacio por germanaj soldatoj Soldatensender Belgrad regule disvastigis la kanton. Kvankam la teksto estas verkita el la perspektivo de soldato, la popularaj versioj estas kantataj de virinoj, ekz. Marlene Dietrich, kaj Lale Andersen, kiu per tiu ĉi kanto famiĝis.

Hans Leip mortis en Fruthwilen, Svislando.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Godekes Knecht (romano, 1925)
  • Jan Himp und die kleine Brise (romano, 1934)
  • Die kleine Hafenorgel (poemaro, 1937; en 1948 pli amplekse sub la titolo Die Hafenorgel)
  • Das Muschelhorn (romano, 1940)
  • Ein neues Leben (rakontoj, 1946)
  • Der große Fluß im Meer (romano, 1954)
  • Glück und Gischt (rakontoj, 1960)
  • Am Rande der See (rakontoj, 1967)
  • Aber die Liebe... (romano, 1969)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]