Hans Leo Hassler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hans Leo Hassler

Hans Leo Haßler von Roseneck (ankaŭ: HasslerHasler, * 25-a de oktobro 1564 en Nürnberg; † 5-a de junio 1612 dum vojaĝo en Frankfurt ĉe Majno) estis germana komponisto, horloĝofaristo kaj produktisto de muzikaŭtomatoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Siaj gepatroj Isaac (*St.Joachimsthal, Bohemio ,ĉ. 1530) kaj Kunigunde (naskiĝinte Schneider) jam frue edukis lin kiel orgenisto. Poste li ricevis instruon ĉe Leonhard Lechner. Ekde 1584 li ricevis instruon de Andrea Gabrieli en Venecio kaj amikiĝis kun Giovanni Gabrieli. En 1585 en Aŭgsburgo li iĝis ĉambrorgenisto de la grafo Oktaviano la 2-a de Fugger kaj orgenisto ĉe St. Moritz. En 1590 li publikis sian unuan Kolekton „Canzonette a quatro voci“ [kvarvoĉaj kanzonetoj]. En 1600 krom siaj aliaj okupoj li transprenis la postenon de la direktisto de la Aŭgsburgaj urbofajfistoj. Post la morto de la grafo Oktaviano li translokiĝis en 1601 al Nurenbergo, kiel li unuarange sindediĉis al komerco kaj la evoluigo kaj produktado de orgenaŭtomatoj. Ekde 1608 li estis ĉambrorgenisto de la elekta princo Kristiano la 2-a rezidanta en Dresdeno residierenden Kurfürsten Christian II. von Sachsen.

En la jaro 1595 imperiestro Rudolfo la 2-a levis lin kun siaj fratoj Caspar Hassler kaj Jakob Hassler en nobelecon. En 1604 ili ricevis la nobelnomon von Roseneck. Supozeble la nomo deiras de la familiblazono de la patrino. Gix estas ankoraŭ niatempe videbla ĉe la tombejmuro en Neustadt/Aisch: viro kun refaldoĉapelo kun tri detrancitaj rozoj enmane.

Hans Leo Haßler mortis en 1612 dum vojaĝo en Frankfurto pro ftizo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Hassler situas je la stilŝanĝiĝo ekde la malfrua renesanca polifonio al Venecia-frubaroka sonodisvolviĝo samkiel en liaj kantoj al simpla, kanteca homofonio. Dum liaj mesoj kaj motetoj omaĝas plejparte la kontrapunktan imitan principon laŭ Orlando di Lasso kaj Leonhard Lechners, liaj plurĥoraj verkoj kiel ekz. la 15-voĉa moteto „Jubilate Deo“ aŭ lia 16-voĉa „Duo Seraphim“ evoluigas barokan sonpompon laŭ la modelo de la Venecia plurĥoreco. Samtempe liaj verkoj ne nur montras kontrapunktan instruitecon, sed ankaŭ plej altajn gracion kaj delikatecon. Per siaj kvarvoĉaj aranĝoj de la plej uzataj eklezimelodioj li montras, kiel ankaŭ la plej simpla povas graviĝas per karakterplena prilaboro.

Ne malpli ŝatataj ol liaj ekleziaj verkoj (mesoj, motetoj ktp) estis liaj madrigaloj, kanzonetoj kaj Germanlingvaj profanaj kantoj, inter ili la kanto „Mein G'müt ist mir verwirret, das macht ein Jungfrau zart“, pli poste eniĝinte en la protestanta eklezikantaro sub la titolo „O Haupt voll Blut und Wunden“ , kiu troviĝas kune kun multaj aliaj en lia „Lustgarten neuer deutscher Gesänge“ je 4–8 voĉoj (Nurenbergo 1601). Nova eldono de lia „psalmoj kaj kristanaj kantoj“ publikita en 1607 aperis en Lepsiko en la jaro 1777 laŭ ordono de la princino Amalie von Preußen, kiun instigis ŝia instruisto Kirnberger.

Gravaj estas ankaŭ liaj tamen ne multnombraj orgenverkoj. Elire da la Itala stilo de sia instruisto Andrea Gabrieli li atingas propran stilon, kiu samkiel lia kantvoĉa verkaro anticipas la transiro de la renesanca orgenmuziko al baroka kaj tiel akiras gravecon por la Germana orgenmuzika stilo de la 17-a jarcento. Lia plej grava instrumenta komponaĵo estas tamen klavicenverko, la variaciaro Ich gieng einmal spatieren 31 mal verendert durch Herren J.L.H, kiu pro sia longdaŭro de ĉ. 42 minutoj estas unika en sia epoko. La influo de tiu ĉi trakomponita verko troviĝas je la kantvariacioj de la 17-a jarcento, ekz. ĉe Sweelinck kaj Scheidt samkiel ankoraŭ ĉe Pachelbel.


Fonto[redakti | redakti fonton]