Hans Leybold

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hans LEYBOLD (naskiĝinta je la 2-a de februaro, 1892 - mortinta je la 8-a de septembro, 1914) estis germana poeto kaj nihilisto, kies malgranda verkaro estis ĉefa inspiro de multe da la Dada movado, precipe la verkoj kun lia proksima amiko Hugo Ball. Kvankam Leybold mortis du jarojn antaŭ la emergiĝo de Dadaismo, liaj absurdaj verkaĵoj kaj poemoj reprezentas gravan fazon en la evoluado de la ekspresionisma movado en Germanio.

Biografio

Naskiĝinta en mezklasa familio en Frankfurt am Main, Leybold elkreskis en Hamburgo kie li kompletis sian stutadon en 1911 kaj varbiĝis en la Germana Armeo, kie li tiom impresis siajn superulojn, ke li estis ofertita makleraĵo. Je tiu tempo Leybold vojaĝis al Munkeno por studi germanan literaturon, kaj kiam li estis tie li eniris la homamason de germanaj poetoj kaj aŭtoroj, kiuj estrus la Dadaisman movadon postmilite. Tiuj gravuloj inkluzivis je Richard Huelsenbeck, Emmy Hennings, Klabund, Johannes R. Becher, kaj plej precipe el ĉiuj, lia amiko Hugo Ball. Estis Ball, kiu interesigis je Leybold en la literatura arto, kaj baldaŭ la du produktis poezion kune sub la pseŭdonimo Ha Hu Baley. Kun tiuj verkistoj, Leybold eksperimentis sovaĝe kun sia tekniko kaj bildoj en sia poezio, serĉante ambaŭ evoluigi siajn povojn kaj malkonstrui poezion mem. Nesurprize, liaj studoj neglektiĝis, kaj anstataŭ li ekredaktis kaj ekkontribuis al ekspresionismaj magazinoj, kiel Die Aktion kaj sia propra laboraĵo, la mallonge vivinta Revolution.

En aŭgusto, 1914, la Unua Mondmilito eruptis, kaj Leybold tuj elvokiĝis kiel aktiva rezervito, finante la trankvilajn tagojn per apopleksio. Malpli ol monato poste, Leybold serioze vundiĝis dum operacoj proksime al Namur kaj evakuiĝis al malsanulejo por la forigo de vunditoj, kie je la 8-a de septembro, 22-jaraĝe, li mortigis sin per pafo al la kapo. Lia morto neniam plene eksplikiĝis, kvankam nepruvita ideo rampis, ke li havis sifilison, kaj ke li rezignis sian vivon post esti vundita. Liaj verkoj estis kolektitaj kune multe da jaroj post lia morto, kiel li neniam publikigis libron sendepende, kaj li nun estas rekonata per unu el la plej gravaj influoj ambaŭ de Dadaismo kaj germana ekspresionismo mem.

Manifesto

Leybold kaj siaj kamaradoj eksplikas ilian vidpunkton pri la vivo en la antaŭparolo de sia magazino, Revolution.

"Protektu vin kontraŭ respondecoj! Eltrafu: kontraŭ maljunaj hejmaj ruboj! Kaj se iu grandvalora peco disŝiriĝas dum la procezo: kion tio signifas? Vi reskeptis homojn! Vi bone poluritaj homoj! Vi gravuloj! Ni elmetu niajn langojn al vi! Knabinoj, vi diros. Olduloj! in respondos."

Referenco

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 25-a de januaro, 2007.