Hans Pfitzner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hans Pfitzner, 1905

Hans Erich PFITZNER (* 5-an de majo 1869 en Moskvo; † 22-an de majo 1949 en Salzburg) estis germana komponisto kaj dirigento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pfitzner estis filo de orkestro-violonisto kaj jam junaĝe ricevis muzikinstruon de sia patro. La familio transloĝiĝis en 1872 al Frankfurto ĉe Majno. Jam en la aĝo de dek unu la eta Hans komponis siajn unuajn verkojn, en 1884 ekestis la unuaj postlasitaj lidoj. Ekde 1886 ĝis 1890 Pfitzner studis ĉe la konservatorio en Frankfurto kompozicion kun Iwan Knorr kaj pianon kun James Kwast. Li instruis ekde 1892 ĝis 1893 ĉe la konservatorio de Koblenz kaj fariĝis en 1894 orkestrestro-volontulo ĉe la ŝtata Teatro de Majenco.

En 1895 tie la unuaj iom grandaj verkoj de Pfitzner estis praprezentataj, la opero Der arme Heinrich kaj la teatromuziko pri Das Fest auf Solhaug de Henrik Ibsen. En 1897 li transsetlis al Berlino kaj fariĝis instruisto ĉe la konservatorio Stern. Li geedzidgis en 1898 kun Mimi Kwast, filino de lia iama pianoinstruisto. En 1903 Pfitzner fariĝis unua orkestrestro ĉe la Berlina Teatro de la Okcidento, naskiĝis lia unua filo Paul.

En 1905 Gustav Mahler direktis la duan operon Die Rose vom Liebesgarten de Pfitzner ĉe la Viena Ŝtata Operejo. Naskiĝis la dua filo de Pfitzner en 1906, lia filino Agnes en 1908. Samjare la familio transloĝiĝis al Strasburgo. Tie Pfitzner estris la Urban Konservatorion kaj la simfonikoncertojn de la Strasburgaj Filharmonianoj. En 1910 li samtempe transprenis la muzikan estradon de la Strasburga Operejo, kie li ankaŭ aktivis kiel reĝisoro. En 1913 li profesoriĝis.

En 1917 Bruno Walter praprezentis en la Munkena Princregento-Teatro la „Muzikan legendon“ (opero) Palestrina, kiu valoras kiel la plej grava verko de Pfitzner. En la meza centro de la multfaceta dramo staras, transigita en la renesancepokon, la streca rilato inter aŭtonomio de artverko kaj artisto unuflanke kaj la postuloj de la socio aliaflanke. Giovanni Pierluigi da Palestrina devas komponi meson, por repacigi malamikiĝintajn partiojn de la klerikaro. Ĉar li rifuzas tion, li devas atendi persekuton de la inkvizicio kaj meditas pri memmortigo. En plena soliĝo li travivas subitan inspiron kaj komponas la verkon – ne pro la komisio, sed pro si mem.

Thomas Mann honorigis la operon Palestrina en mallonga eseo aperanta oktobre 1917, kiun li poste li ampleksigis kaj enprenis en siajn Betrachtungen eines Unpolitischen (Konsideroj de malpolitikemulo). Li fondis en 1918 kune kun aliaj artistoj la Hans-Pfitzner-Asocion por Gemana Tonarto. En 1917 aperis traktaĵo de Pfitzner Futuristengefahr, kiu sin direktas kontraŭ la Koncepto de nova estetiko de la tonarto de Ferruccio Busoni. Abstraktan nocion de progreso en la muziko (en la senco, ke verko pli progresa laŭ rimedoj esta pli alte taksenda), Pfitzner rifuzis, kaj turnis sin – kiel ankaŭ Arnold Schönberg kaj Paul Hindemith en iliaj flankaj rimarkoj pri Busoni – kontraŭ spekuladoj pri tio, kiel komponendas estonta muziko. En 1920 li publikis La nova estetiko de la muzika malpotenteco: simptomo de putriĝo?; en tiu li atakis Paul Bekker, kreinto de la nocio Nova Muziko, kaj responde disvolvis sian ideo-estetikon (genia ideo kiel elirpunkto kaj kvalitosigno de verko) pensata ekde Arthur Schopenhauer. Kiel en ĝi, tiel oni trovas preskaŭ en ĉiuj teoriaj traktaĵoj de Pfitzner la konstruivajn, per propra artisma kreado atestitajn momentojn miksitajn per malracia, ŝovinista kaj kontraŭjuda polemiko (nocioj kiel „malgermana“ aŭ „tutmonda judismo“ ĉiam denove aperas). en sia lasta iom granda traktaĵo Verko kaj prezentado (1929) Pfitzner proponas operreĝion strikte evoluigitan el teksto kaj muziko (kontraŭe al la reĝioteatro).

Pro la transcedo de Alzaco-Loreno al Francio post la unua mondmilito forpelita el Strasburgo, Pfitzner translokiĝis en 1919 al Unterschondorf ĉe Ammersee. En 1919/1920 li estis provizore dirigento de la Munkenaj Filharmonianoj. En 1920 li estris majstran klason pri kompozicio ĉe la Prusa Akademio de Artoj. Lia romantisma kantato Von deutscher Seele (de germana animo; 1921) laŭ poemoj de Joseph von Eichendorff kaj liaj plej gravaj instrumentaj komponaĵoj, la pianokonĉerto Eb-maĵora (1922), la violonkonĉerto b-minora (1923) samkiel la arĉkvarteto c#-minora (1925), kiun la komponisto tranaranĝis en 1932 kiel simfonio, estas verkoj, kiu atingas en sia intensigita esprimvolo la limojn de la tradicia harmoniaro. Tio validas ankaŭ por la ĥorfantazio Das dunkle Reich (La obskura regno),verkita post la morto de lia edzino Mimi (1926), funebra muziko laŭ poemoj de Michelangelo, Goethe, Conrad Ferdinand Meyer kaj Richard Dehmel.

La solenaĵoj kaj honorigoj pro lia 60-a naskiĝtago en 1929 donis al Pfitzner denove grandan renomon. Li transloĝiĝis en 1930 al Munkeno kaj verkis sekvajare sian lastan operon Das Herz (La kor'). En 1934 li pensiiĝis je la Ŝtata Akademio de Tonarto en Munkeno, je kio okazis disputoj kun la prusa ministroprezidento Hermann Göring. En 1936 mortis lia filo Paul. sekvajare Pfitzner ekkverelis kontraŭ siaj gefiloj Peter kaj Agnes.

En 1939 Pfitzner duan fojon geedziĝis kun Mali Stoll. La solenaĵoj kaj honorigoj okaze de lia 70-a naskiĝtago estis ege malpli spektaklaj ol dek jarojn antaŭe. En 1942 Pfitzner kaj sia edzino eskapis de morto pro bombatako proksime de Nurenbergo, kvankam la litvagono, en kiu ili troviĝis dum vojaĝo, estis plene detruita. En 1943 bomboj trafis sian loĝdomon en Munkeno, kaj li transsetlis al Vieno-Rodaun. Post kiam sia filino Agnes jam en 1939 sinmortigis, en 1944 lia dua filo militmortis en Rusio. Pfitzner fuĝis en 1945 al Garmisch-Partenkirchen, kie li trovis loĝejon en kampejo por fuĝintoj. Jaron poste li transloĝis en maljunulejon je München-Ramersdorf. En 1948 li estis sennaziigita kaj de la juĝoĉambro Munkeno kvalifikita „kiel nekoncernato de la leĝo“. En 1949 li mortis dum vojaĝo en Salzburg je dua apopleksio. Li estis entombigita en honortombon sur la Viena Centra Tombejo.

Politika sinteno kaj kritiko[redakti | redakti fonton]

Hans Pfitzner, 1910. Foto de Wanda von Debschitz-Kunowski

Se Pfitzner ankaŭ pli ol kvindek jarojn post lia morto estas pridisputata, tiam ne pro sia malfru-romantisma muziko, kiu sin fermis kontraŭ samtempaj influo, sed precipe pro siaj politikaj eldiroj. Hans Pfitzner sin komprenis kiel germannaciisma kaj nomis la „tutmondan judaron“ eĉ post fine de la Tria Regno kiel la „plej malfacila el ĉiuj homaraj problemoj“, kiu ĉiukaze estas solvenda. Tamen li rifuzis la „berserkecan plumpecon“, per kiu provis solvi ĝin. La kontraŭuloj de Pfitzner rigardas lin naciisto kaj kontraŭ-modernismulo kaj kritikas siajn rilatojn al la naziaj potenculoj.

Jam aprile 1933 Hans Pfitzner sin prezentis kiel unu el la iniciatantoj de la „protesto de la Richard-Wagner-Urbo Munkeno“ kontraŭ Thomas Mann, post kiam tiu en sia prelego kaj eseo Leiden und Größe Richard Wagners (sufero kaj grandeco de Richard Wagner) pentrintis pri la komponisto diferencigitan bildon, maldezirata de la germannaciisma grandburĝaro. Post la morto de Hindenburg Pfitzner apartenis en 1934 al la subskribintoj de la voko de la kulturkreantoj por „popolbaloto“ pri la unuigo de la oficoj de la imperiestraj prezidanto kaj kanclero.[1] Dum la dua mondmilito li ricevis ankoraŭ en majo 1944 de Hitler doton pri 50.000 markoj.[1] En aŭgusto 1944 Pfitzner ne nur estis menciita en la Listo de Die talentitoj, sed ankaŭ en kromlisto kun la tri plej gravaj muzikistoj inter la „ditalentitoj“, kiu liberigis lin de ĉiuj militdevoj.[1]

La kritiko ekflamis tamen antaŭ ĉio je lia op. 54, la Krakauer Begrüßung, (Krakova saluto), kiun li en 1944 omaĝe al la amikiĝinta kun li Hans Frank (1900–1946), guberniestro ĝenerala de Pollando, prezentis en Krakovo. Elstara fanfartemo estas en ĉi tiu instrumenta komponaĵo kombinita kun melankolia polonezo. Pfitzner neniam destinis al la publikado ĉi tiun verkon, kiu nuntempe troviĝas en la posedaĵo de lia eldonisto, kaj provis malligi la naziisman ligon per alinomado en Feierliche Begrüßung (Solena saluto). Frank diris post la prezentado, Pfitzner plej bone komponintus funebran marŝon en a-minoro, je kiu la 75-jara Pfitzner respondis, en g(eh)-minoro – la Ruĝa Armeo tiam jam staris en Pollando (E la germana la literon g oni laŭtliterumas „geh“, kio samsonas kiel la germana vorto por „iru“). Malgraŭ ĉio la verkoj de la inspirkredema malfru-, eĉ postromantisto montras plej grandajn kompoziciajn kvalitojn kaj eble staras kun kelkaj cerbumigaj obstakloj pli proksima al moderna tonlingvaĵo ol ĝiaj kreinto intencis.

Post 1945 Pfitzner provis sendanĝerigi sian sintenon en la Tri Regno kiel idealisma strebado („fidele konservi la malnovan heroismon“) (Komparu je tio ĉefe la leteron al sia lernanto Felix Wolfes de la 11-a de julio 1946; publikigita en Bernhard Adamy (eld.) Hans Pfitzner Briefe, Tutzing, 1991).

La ĉefdirigento de la Germana Simfoni-Orkestro Berlino, Ingo Metzmacher, spertis krudan kritikon deflanke de la Centra Konsilantaro de la Judoj en Germanio, kiam li okaze de la Tago de la Germana Unueco (nacia festotago) enprenis en la programon de Hans Pfitzner la Eichendorff-kantato „Von Deutscher Seele“ (De germana animo). „Per la prezentado de la koncerto ‚Von der deutschen Seele‘ de la komponisto Hans Pfitzner je la Tago de la Germana Unueco en la Berlina Filharmonio ĉefdirigento Ingo Metzmacher rehabilitas en skandala maniero simpatianton de la naziismo kaj sindeklarintan kontraŭjudiston“, tiel la vicprezidanto de la Centra Konsilantaro de la Judoj, Dieter Graumann. La koncerto kaj la ripetado sekvataga finfine okazis sen incidentoj.


Poŝtmarko de Germania Poŝto, 1994.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Teatroverkoj[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Weihnachtsmärchen (1906; dediĉita al Willy Levin [?–1926]). Libreto: Ilse von Stach. UA 11-an de decembro 1906 München (Hofoper; dirigento: Felix Mottl)
  • Spieloper in 2 Akten (1917). Libreto: Ilse von Stach kaj Hans Pfitzner. Praprezentado 11-an de decembro 1917 Dresdeno Semper-opero; dirigento: Fritz Reiner; kun Grete Merrem-Nikisch [1887–1970] [Elflein])
  • (Revidierte Fassung 1944?)
  • Palestrina (WoO 17; 1909–15). Muzika legendo en 3 aktoj (1949 dediĉita al la Vienaj Filharmonianoj). Libreto: Hans Pfitzner. Praprezentado 12-an de junio 1917 Munkeno (Prinzregententheater; reĝio: Hans Pfitzner; dirigento: Bruno Walter; kun Paul Bender [1875–1947] [Pius IV.], Friedrich Brodersen [1873-1926] [Morone, Vierter Meister], Paul Kuhn [1874–1966] [Novagerio], Fritz Feinhals [Borromeo], Karl Erb [Palestrina], Maria Ivogün [Ighino], Emmy Krüger [1886–1976] [Silla])
  • Das Herz (op. 39; 1930/31). Dramo por muziko en (4 bildoj). Libreto: Hans Mahner-Mons (1883–1956). Praprezentado 12-an de novembro1931 Berlino (Staatsoper; Dirigent: Wilhelm Furtwängler) kaj Munkeno (Nacia teatro); Dirigento: Hans Knappertsbusch; kun Anita Böhm, Fritz Krauß, Felicie Hüni-Mihacsek [2])

Teatromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Muziko por Das Fest auf Solhaug de Henrik Ibsen (WoO 18; 1889/90; dediĉit al la gepatroj). Praprezentado 28-an de novembro 1895 Mainz
  • Musik zu Das Käthchen von Heilbronn de Heinrich von Kleist (op. 17; 1905; dediĉo: al la malpereonta poeto kiel eta omaĝo). Praprezentado (Ouvertüre): 19-an de oktobro 1905 Berlino (Germana Teatro); reĝio: Max Reinhardt; pluaj numeroj estis enigitaj en la enscenigon)
  • Gesang der Barden (WoO 19; 1906) el Die Hermannsschlacht de Heinrich von Kleist, por virĥoro, 6 kornoj, 4 vjoloj kaj 4 violonĉeloj

Voĉkantaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pianolidoj[redakti | redakti fonton]

Orkestrigitaj pianolidoj[redakti | redakti fonton]

Orkestrolidoj[redakti | redakti fonton]

  • Herr Oluf (op. 12; 1891). Balado por baritono kaj orkestro (dediĉita al Karl Scheidemantel). Teksto: Johann Gottfried Herder. Praprezentado 4-an de majo 1893 Berlino
  • Die Heinzelmännchen (op. 14; 1902/03) por profunda baso kaj orkestro (dediĉita al Paul Knüpfer). Teksto: August Kopisch. Praprezentado 1-an de junio 1904 Frankfurto ĉe Majno
  • Lethe (op. 37; 1926) por baritono kaj orkestro. Teksto: Conrad Ferdinand Meyer (1860). Praprezentado 14. Dezember 1926 Munkeno (Erik Wildhagen [1894-1966] [Bariton]; Münchner Philharmoniker, dirigento: Hans Pfitzner)

Verkoj kun ĥoro[redakti | redakti fonton]

  • Der Blumen Rache (1888) por aldo sola, inĥoro kaj orkestro. Text: Ferdinand Freiligrath (1838). Praprezentado 6-an de decembro en 1911 Strasburgo
  • Rundgesang zum Neujahrsfest 1901 (1900) por baritono, miksita ĥoro kaj piano. Teksto: Ernst von Wolzogen
  • Columbus (op. 16; 1905) por 8-voĉa miksita ĥoro akapela (pro la 100-a mortotago de Friedrich Schiller). Teksto: Friedrich Schiller. Praprezentado 6-an de decembro 1911 Strasburgo
  • Gesang der Barden (1906) el Kleist: Hermannsschlacht: vd sub Teatromuziko
  • Zwei deutsche Gesänge (op. 25; 1915/16) por baritono, virĥoro (laŭplaĉe) kaj orkestro (dediĉita al Alfred von Tirpitz). Tekstoj: August Kopisch, Joseph von Eichendorff
1. Der Trompeter (Kopisch). Praprezentado 14-an de marto 1916 Strasburgo – 2. Klage (Eichendorff). Praprezentado 22-an de marto 1915 Munkeno
1. Wir gehn dahin (Franck) – 2. Das Schifflein (Uhland)
  • Tri kantaĵoj (op. 53; 1944) por virĥoro kaj malgranda orkestro. Tekstoj: Werner Hundertmark (el: Und als durch Korn und Mohn die Sense strich. Gedichte. Hamburgo [Hans Dulk] 1943). Praprezentado 1944 Vieno
1. Seliger Sommer – 2. Wandlung – 3. Soldatenlied
  • Urworte. Orphisch (op. 57; 1948/49). Kantato por solovoĉoj, ĥoro, orkestro kaj orgeno (fragmento, kompetigita de Robert Rehan; unua elsdono 1952). Tekstoj: Johann Wolfgang von Goethe. Praprezentado 17. Juli 1952 Munkeno (Kongresejo de la Deutsches Museum; Clara Ebers [soprano], Gertrude Pitzinger [aldo], Walter Ludwig [tenoro], Hans Hotter [baso]; ĥoro kaj orkestro de la eldendostacio Bayerischer Rundfunk, dirigento: Eugen Jochum)

Orkestroverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Skerco c-minora (1887; dediĉita al la Berlinaj Filharmonianoj). Praprezentado 23-an de junio 1888 Frankfurto ĉe Majno
  • Violoncelokonĉerto a-minora (1888)
  • Pianokonĉerto Eb-maĵora (op. 31; 1922; dediĉita al Fritz Busch). Praprezentado 16-an de marto 1923 Dresdeno (Walter Gieseking: piano; dirigento: Fritz Busch)
  • Violonkonĉerto b-minora (op. 34; 1923; dediĉita al Alma Moodie [1898–1943]). Praprezentado 4-an de junio 1924 >Nurenbergi (Alma Moodie: violono; dirigento: Hans Pfitzner)
  • Simfonio c#-minora (op. 36a; 1932; aranĝaĵo de la c#-minora op. 36). Praprezentado 23-an de marto 1933 Munkeno (Tonhalo; Munkena Filharmonianoj, dirigento: Hans Pfitzner)
  • Violonkonĉerto G-maĵora (op. 42; 1935; dediĉita al Gaspar Cassadó). Praprezentado 27-an de septembro 1942 Frankfurto ĉe Majno
  • Duo por violono, violonĉelo kaj malgranda orkestro (op. 43; 1937; dediĉita al Max Strub kaj Ludwig Hoelscher). Praprezentado 3-an de decembro 1937 Frankfurto ĉe Majno
  • Malgranda simfonio G-maĵora (op. 44; 1939). Praprezentado 17-an de novembro 1939 Berlino
  • Elegio kaj rondodanco (op. 45; 1940). Praprezentado 29-an de aprilo 1941 Salzburg
  • Sinfonie C-maĵora (op. 46; 1940; dediĉo: Al la amikoj). Praprezentado 11-an de oktobro 1940 Frankfurto ĉe Majno
  • Violonkonĉerto a-minora (op. 52; 1944; dediĉita al Ludwig Hoelscher). Praprezentado 23-an de marto 1944 Solingen
  • Krakova salutado (op. 54; 1944; dediĉita al Hans Frank). Praprezentado 2-an de decembro 1944 Krakovo („Filharmonio de la Generalgouvernements“, dirigento: Hans Swarowsky)
  • Fantazio a-minora (op. 56; 1947; dediĉita al Rolf Agop). Praprezentado 23-an de aprilo 1947 Nurenbergo

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Pianotrio Bb-maĵora (1886)
  • Arĉkvarteto [Nr. 1] d-minora (1886)
  • Sonato f#-minora („Das Lied soll schauern und beben…“; op. 1; 1890) por violonĉelo kaj piano (dediĉita al Heinrich Kiefer). Praprezentado 21-an de januaro 1891 Frankfurto ĉe majno (salono de la loĝio Carl; Heinrich Kiefer [violonĉelo], Hans Pfitzner [piano]). – Werkeinführung: [4]
  • Pianotrio F-maĵora (op. 8; 1895/96; dediĉita al Alexander Friedrich von Hessen [1863–1945]). Praprezentado 14-an de decembro 1896 Frankfurto ĉe Majno (Alfred Heß [1868–1927] [violono], Friedrich Heß [1863–?] [violonĉelo], James Kwast [piano]). – enkonduko: [5]
  • arĉkvarteto [Nr. 2] D-maĵora (op. 13; 1902/03; dediĉita al Alma Mahler). Praprezentado 13-an de januaro 1903 Vieno
  • Pianokvinteto C-maĵora (op. 23; 1908; dediĉita al Bruno Walter). Praprezentado 17-an de novembro 1908 Berlin
  • Sonate e-minora (op. 27; 1918) für Violine und Klavier ( dediĉita al Königlich Schwedischen Musikakademie). Praprezentado 25-an de septembro 1918 München hotelo Vier Jahreszeiten, okaze de la fondado de la Hans-Pfitzner-Asocio; Felix Berber [1871–1930] [violono], Hans Pfitzner [piano]). – enkonduko: [6]
  • Arĉkvarteto no 3 c#-minora (op. 36; 1925; dediĉita al Max von Schillings). Praprezentado 6-an de novembro 1925 Berlin
  • Arĉkvarteto no 3 c-minora (op. 50; 1942; dediĉita al Max Strub). Praprezentado 5-an de junio1942 Berlin
  • Malortodoksa fugato (1943) fpor arĉkvarteto
  • Seksteto g-minora (op. 55; 1945) por klarneto, violono, vjolo, violonĉelo, kontrabaso kaj piano. Praprezentado 19-an de aprilo 1946 Berlin

Pianomuziko[redakti | redakti fonton]

  • Koncertvalso a-minora (1892; perdiĝinta)
  • Kivn pecoj por piano (op. 47; 1941; dediĉita al Walter Gieseking). Praprezentado 1941 Berlino
1. Letztes Aufbäumen – 2. Ausgelassenheit – 3. Hieroglyphe – 4. Zerrissenheit – 5. Melodie
  • Ses studoj por piano (op. 51; 1943; dediĉita al Friedrich Wührer). Praprezentado 10-an de marto 1943, Vieno

Lernintoj de Hans Pfitzner[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sabine Busch: Hans Pfitzner und der Nationalsozialismus. Stuttgart 2001
  • Ekkehard Lippold: Hans Pfitzners Konzeption des musikalischen Dramas. Dissertation, Universität Freiburg i. Br. 1996 (Volltext)
  • Hans R. Vaget: Seelenzauber. Thomas Mann und die Musik. S. Fischer Verlag, Frankfurt am Main 2006, ISBN 3-10-087003-4 (Kapitel 8)
  • Johann Peter Vogel: Hans Pfitzner. Rowohlt Taschenbuch Verlag, Reinbek bei Hamburg 1989, ISBN 3-499-50386-7
  • Johann Peter Vogel: Hans Pfitzner - Leben, Werke, Dokumente. Atlantis, Zürich 1999.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945, S. Fischer, Frankfurt am Main 2007. ISBN 978-3-10-039326-5, S. 456.