Hans Scholl (rezistanto)
Hans Fritz Scholl | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Hans Fritz Scholl |
Dato de naskiĝo | 22-a de septembro 1918 |
Naskiĝloko | Ingersheim (hodiaŭ, Crailsheim) |
Dato de morto | 22-a de februaro 1943 |
Mortoloko | Munkeno |
Mortokialo | senkapigo [+] |
Aĝo je morto | 24 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | rezistanto |
Geografio | |
Ŝtato | Germanio |
Familio | |
Frato | Inge Scholl, Sophie Scholl, Werner Scholl [+] |
Patro | Robert Scholl [+] |
Patrino | Magdalena Scholl [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | germana lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Hans Fritz Scholl (naskiĝis la 22-an de septembro 1918 en Ingersheim (hodiaŭ, Crailsheim), mortis la 22-an de februaro 1943 en Munkeno) estis germana rezistanto Studento pri medicino, li estis rezistanto kontraŭ la Naziismo kaj ĉefa ano de la grupo "la Blanka rozo".
Kvankam lia patro malŝatis la nazian reĝimon, Hans Scholl aniĝis la hitleran junularon sed, seniluziiigita, foriris el la movado kelkajn jarojn poste. Li aniĝis la (malpermesitan) movadon Jungenschaft, kaj pro tio li estis arestita de la Gestapo en 1937 kaj malliberita dum kelkaj semajnoj.
En 1939 li komencis lerni pri medicino en Munkeno kaj, kiel soldato en roto de studentoj, estis sendita, la 22-an de junio 1942 sur la orientan fronton por deĵori kiel armea flegisto. Tie li konstatis la kruelecon de la germanaj militistoj kontraŭ la judoj en Pollando kaj Rusio.
Inter la fino de 1941 kaj la mezo de 1942 li frekventis la socialistan eldoniston Carl Muth, kaj inspiriĝis el la predikoj de Clemens August von Galen, episkopo de Münster.
Kun Alexander Schmorell li fondis la grupon "la Blanka rozo" en la printempon 1942 kaj komencis disdoni unuajn flugfoliojn en kiuj ili eksplicite denuncis la Holokaŭston.
La 18-an de februaro 1943, Hans kaj sia fratino Sophie Scholl estis arestitaj en la Universitato de Munkeno, post disdono de flugfolioj kaj sekve al denunco fare de la pordisto. Ili estis juĝitaj kaj kondamnitaj al mortopuno la 22-an de februaro 1943 kaj ekzekutitaj per gilotino la saman tagon, spite al la germana juro, kiu trudis tempintervalon de 99 tagoj antaŭ la ekzekuto de kondamnito.
La dramon de la gefratoj Scholl kaj de sia grupo pritemas filmoj:
- Blanka rozo (orig. Die Weiße Rose, 1982) de Michael Verhoeven,
- Kvin lastaj tagoj (orig. Fünf letzte Tage, 1982) de Percy Adlon kaj
- Sophie Scholl - La lastaj tagoj (orig. Sophie Scholl - Die letzten Tage, 2005) de Marc Rothemund.