Hans Selye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Busto de Hans Selye

SELYE János aŭ Hans SELYE [ŝeje] (naskita la 26-an de januaro 1907 en Vieno, mortis la 16-an de oktobro 1982 en Montrealo) estis sciencisto de hungara-aŭstra deveno. Li laboris en Kanado, oni ligas al lia nomo la teorion pri streso.

Li naskiĝis en 1907 en hungara medicina familio: kaj lia patro kaj lia avo estis hungaraj kuracistoj. Fininte siajn universitatajn studojn en Prago, li kiel talenta juna doktoro akceptis la inviton de Kanada (Montreala) universitato.

Tie li ekpensis: La soldato post vundiĝo, la patrino angoranta pri sia soldata filo, la ludvetanto ŝtonrigide rigardanta la ĉevalvetkuron, ankaŭ la ĵokeo kaj la ĉevalo mem: ili ĉiuj estas en la stato de stress (streso). La almozulo turmentata de malsato, la frandemulo preskaŭ krevanta pro la plenŝtopo de sia stomako, la komercisto timeganta bankroton, la mon-magnato ĉaspelanta novajn milionojn: ankaŭ ĉi tiuj estas penetrataj de streso. La patrineto gardanta la paŝojn de sia trokuraĝa bebo, la infano broginta al si la haŭton, precipe per varmega kafo: ĉiuj ĉi estas sub la efiko de la streso. Kio do estas ĉi tiu mistera stato, kiu povas tusi plej diversajn personojn, milojn da specoj de bestoj, la vivantajn ĉelojn? Jen kion demandis János Selye, hungardevena esploristo, vivanta ekde 1932 en Kanado.

Kaj tie li, post apenaŭ kvarjara esplorado, aperigis sian unuan grandsignifan publikigaĵon pri la „alarma reago". Ĝi enhavis liajn gravajn observaĵojn pri la akutaj simptomoj de damaĝo atakanta la homan organismon. Baldaŭ li pluevoluigis kaj plilarĝigis sian koncepton. Tiel li kreis la „ĝeneralan sindromon de adaptiĝo", kiu klarigis la antaŭajn observojn de liaj hungaraj samlandanoj, Frigyes Verzár kaj Aladár Beznák. Laŭ ĉi tiuj observoj, la surrena glando pligrandiĝas ĉiukaze, kiam ia ajn ekstera aŭ interna perturbo trafas la organismon.

Cent kaj cent animal-eksperimentojn bezonis Selye, ĝis li sukcesis konstati la tutan „draman" procezon ĉiokazan. Ĝi okazas, se tiel diri, en tri aktoj. En la unua akto, kiun Selye nomas „fazo de preteco", en la sango plimultiĝas la hormonoj produktataj de la surrena glando-krusto. Ĉi tiuj hormonoj estas destinitaj defendi la organismon kontraŭ la damaĝa efiko, mildigante la reakcionon de la organismo, malhelpante ke tios troa forto estigu procezojn danĝerajn aŭ eble eĉ fatalajn.

En la dua akto, la surrena glando, sekve de sia pliiĝinta produktado, pligrandiĝas, por ke ĝi povu daŭre sekrecii la necesajn hormonsukojn. Ĉi tio estas la fazo de sukcesa rezisto aŭ „plenumita adapto."

La tria akto jam estas nedezirinda fiasko. Selye esperis, kiel li konfesas en siaj rememoraĵoj, ke la defendo-kapablo daŭros pli longe ol la atakanta damaĝo; tiamaniere la organismo estus sekurigita kontraŭ la danĝera efikoreefiko. Sed la eksperimentaj faktoj ne konfirmis lian esperon. En la tria akto, nome, elĉerpiĝas la produktivo de la surrena glando, kaj – se la damaĝo ne ĉesas ĝustatempe – sekvas la ĝenerala ellaciĝo de la organismo, t. e. la morto.

Selye detale desegnis la cirklon de la disvolviĝo de ĉi tiu adaptiĝa funkcio, sen kiu la estaĵoj ne povus vivi, pli precize: ili ne povus transvivi la „stresojn" kaŭzatajn de perturbaj cirkonstancoj. La stres-reakciono, laŭ la pruvoj de Selye, estas specifa procezo, kvankam la damaĝo ĝin estiganta povas esti de tre diversaj specoj, do ne estas specifa. Hodiaŭ, pli ol tridek jarojn post la unua publikigaĵo de la juna hungara kuracisto, lia stres-teorio estas mondfama, ĝi kvazaŭ revoluciigis la medicinon en la tuta mondo. La „kortikoidoj", t. e. hormonoj ekstraktitaj el la krusto de la surrena glando, jam estas medikamentoj ne malhaveblaj en la ĉiutaga kuraca praktikado, en medicinfakoj okupiĝantaj pri „akutaj statoj" kaj kronikaj malsanoj.

La respondojn li donis per sia stres-teorio, kaj ĉi tiu teorio en kelkaj jardekoj konkeris la tutan medicinon, ties kaj teoriajn kaj praktikajn branĉojn. Ĝin konigas la mondfama scienculo en sia populara verko: „La streso de la vivo" (The stress of life).


János Selye kiel homo estas pratipo de konscia scienculo, de senlaca esploristo, neniam ŝanceliĝanta antaŭ iel ajn grandaj obstakloj, sed venkanta ĉi tiujn unu post la alia, kredante ke liaj inventoj servos la bonon de la suferantoj, de la tuta homaro. Li multe rememoras pri sia malgranda patrujo, pri sia gepatra lingvo, pri siaj kolegoj kaj amikoj hungaraj, kiujn li povis nun jam dufoje saluti ankaŭ persone, kiam la Hungara Scienca Akademio invitis lin prelegi pri sia epokfara teorio. Okaze je lia dua vizito, la Akademio elektis lin inter siajn honorajn membrojn, kiel unun el la plej grandaj fieroj de la hungara popolo, doninta jam al la mondo multajn scienculojn kaj artistojn eminentajn.

La hungarlingva universitato en Komárno (Slovakio) portas la nomon de Selye.