Hans Sommer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Sommer
Hans Sommer proksimume 1890
Hans Sommer proksimume 1890
Persona informo
Aliaj nomoj Hans Neckniz
Naskiĝo 20-an de julio 1837 (1837-07-20)
en Brunsvigo
Morto 26-an de aprilo 1922 (1922-04-26) (84-jaraĝa)
en Brunsvigo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de GöttingenBrunsviga Universitato de Teknologio
Okupo
Okupo matematikisto • komponisto • universitata instruisto
vdr

Hans Sommer (naskiĝinta la 20-an de julio 1837 en Brunsvigo; mortinta la 26-an de aprilo 1922 samurbe; vera nomo: Hans Friedrich August Zincken nomata Sommer) estis germana komponisto kaj matematikisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Hans Sommer estis filo de Otto Gustav Zincken nomata Sommer (naskiĝinta la 28-an de marto 1809; mortinta la 9-an de januaro 1840), filo de brunsviga kortega kuracisto kaj insektosciencisto Julius Leopold Theodor Friedrich Zincken nomata Sommer, kaj ties edzino Frau Nanny denaska Langenheim. Post la frua morto de la patro (1840) li alkreskis ekde 1845 en la familio de sia duonpatro, optikisto kaj fabrikisto Peter Wilhelm Friedrich Voigtländer (1812–1878), en Vieno kaj Brunsvigo. Voigtländer frue progresigis la matematikan talenton de Sommer, ekz. per tio, ke li sendis lin kiel junstudanto ekde 1851 en Brunsvigo al la renoma Collegium Carolinum. Jam ekde siaj vienaj jaroj dum sia junaĝo (1845–1849) Sommer ricevis elementan muzikan edukadon privatan. Patrino Nanny estis denaska Langenheim, filino de la brunsviga advokato kaj notario Friedrich Wilhelm Langenheim. La deziron de Sommer, studi muzikon, decide kontraŭis kaj insistis pri matematika kaj fizika studo en Göttingen (1854–1858). Al la instruistoj de Sommer tie apartenis la profesoroj Peter Gustav Lejeune Dirichlet (matematiko) kaj Wilhelm Weber (fiziko) samkiel Bernhard Riemann, Moritz Stern kaj Richard Dedekind. Dedekind, kun kiu Sommer multe rilatis ankaŭ private kaj kiu lin jam antaŭe en Brunsvigo estis doninta privatajn lecionojn, fariĝis en Göttingen al lia plej grava protektanto. Sommer krom tio studetis historion ĉe Georg Waitz, sekvis prelegojn de filozofo Rudolf Hermann Lotze, eksekvis kompoziciajn lecionojn kaj farigis, pere de Dedekind, membro de la Studenta Korporacio Brunsviga.

Sommer kiel natursciencisto[redakti | redakti fonton]

Post sukcesa doktoriĝo (1858) Sommer komencis instrui matematikon ĉe la brnsviga Collegium Carolinum (1859). En 1862 okazis la aliigo de la instruejo en inĝenierlernejon. En 1866 Sommer estis nomumita profesoro por (elementa) matematiko. Ekde 1872 unue vicdirektoro sub la direktoreco de sia amiko Richard Dedekind, Hans Sommer direktis la inĝenierlernejon en 1875 kiel direktoro dum la fazo de la aliigo en teĥnikan altlernejon (1878) kaj akiris meritojn pro la konservado de la sciencejo Brunsvigo. En 1881 fordonis la direktoran oficon kaj en 1884 li igis sin emeriti sen pensiopagoj, por ekde tiam nure aktivi muzike.

Sub lia kompleta nomo Zin(c)ken genannt Sommer publikigis la en la faka medio respektata fakulo pri lensosistemoj en la 1860-aj kaj 1870-aj jaroj kalkulojn pri la plu- kaj novevoluigo de optikaj aparatoj kaj faris gravan evolulaboron por la fabrikoj Voigtländer de sia duonpatro. La kalkuloj de Sommer tie kondukis al la konstruado de la vaste disvastiĝinta objektivoserio Euryskop (ekde 1877) kaj de la portretobjektivoj de Serie Ia (ekde 1899); de li ankaŭ devenas la ŝanĝoj ĉe lorno-objektivoj und -okularioj, same kiel aliigo de la Petzval-Objektivo kun la algluita malantaŭa lenso.

Sommer kiel muzikisto[redakti | redakti fonton]

Jam dum sia instrua kaj esplora laboro Sommer fondis en Brunsvigo la Asocion por Koncertmuziko (1863–1870), kiu organizis koncertojn interalie kun Joseph Joachim, Clara Schumann, Ferdinand Hiller kaj Hans von Bülow, kaj li mem aperis en 1865 kiel komponisto per la unuakta opero Der Nachtwächter. Je tio li komence uzis la kaŝnomon „E. T. Neckniz“ („E. T.“ por Été = france Sommer, „Neckniz“ = ananimo por „Zincken“). Sommer jam dum la studo en Göttingen estis komencinta studojn de kompozicio ĉe Julius Otto Grimm, amiko de Schumann kaj Brahms, kaj post sia tempo en Göttingen daŭriginta tiujn en Berlino ĉe Adolf Bernhard Marx. Lia brunsviga kompozicio-instruisto Wilhelm Meves (naskiĝinta la 1-an de decembro 1808; mortinta la 24-an de decembro 1871) vekis krom tio la intereson de Sommer por muzikscienco same kiel ties pasion por malnovaj presaĵoj kaj manskribaĵoj. En 1880 Sommer aniĝis en la berlina Societo por Muzikesploro, fondita de Robert Eitner, kiel aktiva membro kaj okupiĝis ĝisfunde pri esploroj pri la brunsviga kortegokapelmajstro Georg Caspar Schürmann (1672/73–1751). En 1875 Sommer konatiĝis kun Richard kaj Cosima Wagner dum ilia restado en Brunsvigo kaj fondis en la sama jaro la lokan Richard-Wagner-Asocion. Post mallonga lernotempe ĉe Franz Liszt (1884) kaj sia geedziĝo (1885) kun Antonie Thurow (1854–1904), filino de operkantisto Karl Hill (1831–1893), Sommer vivis kiel liberprofesia komponisto en Berlino (1885–1888) resp. Vajmaro (1888–1898), kie li interamikiĝis kun Richard Strauss. Kiel intertempe respektata operkomponisto Hans Sommer revenis en 1898 al Brunsvigo. Lia edzino tie mortis en 1904. Li havis du filojn, Otto kaj Richard.

Incitite komence de la muziko de la rondo ĉirkaŭ Robert kaj Clara Schumann, ekde la 1870-aj jaroj precipe de Richard Wagner, Sommer restis ĝis la fino je malfruromantisma kompozicia stilo. En 1876 sub la ekde tiam nure uzata nomformo Hans Sommer publikiĝis presite kolekto da kvin lidoj kiel lia unua verko. Pluaj ofte ampleksaj lidkolektoj, per kiuj li baldaŭ fariĝis konata de pli vastapubliko kaj kiujn li parte post la publikigo orkestris, aperis en rapida sinsekvo ekde 1882. Aparte en la baladokolekto aperantaj en 1886 (op.8/op.11) krom la uzado de gvidmotivoj la memstara melodikonduko de la piana parto lige kun kantovoĉo deklamanta la tekston orientiĝante proksime al la natura parollinio fariĝis stampa stilrekonilo. En la pli dramiga ol lirika elformado kaj en la prefero de malfermaj formoj lin klare influis lia lasta instruisto Franz Liszt.

La kantoteatraĵo Lorelei, post du fruaj provo ekde 1886 la unua granda teatra verko de Sommers (unua prezentado en 1891), interesigis Richard Strauss tiel ege, ke tiu ĉi direktis ĉe la teatrejo je Vajmaro en 1892 unuafoje prezentis ĝin. Per sekvanta konversacia opero Saint Foix, unuafoje prezentata ĉe la kortega teatrejo en Munkeno sub Hermann Levi Sommer evoluis samtempe kun Giuseppe Verdi kaj ankoraŭ sen kono de ties Falstaff novspecan stilon rilate materialelekton, tesktodeklamadon kaj orkestrotraktadon de trakomponita parlando-opero en maniero de muzika historiismo, kiun lia persona medio (Richard Strauss, Eugen d'Albert, Max Schillings und Engelbert Humperdinck) treege atentis kaj kiu parte ankaŭ fariĝis deirpunkto de iliaj verkoj (ekz. d'Albert Die Abreise, 1898; Strauss Der Rosenkavalier, 1910). Fundamento de la formado de la unuakta muzika komedio estis propraj genrohistoriaj esploroj. Je sia lasta opero Der Waldschratt (1910) laŭ teksto de Eberhard König rekomendinta al li de Strauss Sommer finfine revenis al iaspeca programeropero kaj elprovis per ĝi miksformon inter parol- kaj muzikteatro.

Hans Sommer estis de 1898 ĝis 1903 prezidanto de la Genossenschaft Deutscher Komponisten (Kooperativo de Germanaj Komponistoj) kaj prezidis la fondokongreson de GEMA kaj AFMA la 14-an de januaro 1903. Per la polemikaĵo Die Wertschätzung der Musik (La estimo de la muziko) publikigita en 1898 Sommer estis instiginta sian amikon Strauss, energie engaĝiĝi por la protekto de ekonomiaj interesoj de la komponistoj kaj finfine kune kun Sommer kaj la amiko de Strauss el la junaĝo, Friedrich Rösch (1862–1925), realigi la fondado de kopirajta kolektivo (AFMA), kiu ĝis nun pluekzistas kiel GEMA.

De 1903 ĝis 1911 Hans Sommer estis estrarano de la Allgemeinen Deutschen Musikvereins (ADMV) kaj en 1919 li estis nomumita pro siaj meritoj por la aŭtororajtoj en Germanujo kiel unua honorkonsulanto de la Genossenschaft Deutscher Tonsetzer. En Nederlando li estis nomumata en 1895 membro de la Maatschappij tot Bevordering der Toonkunst kaj en 1899 membro de la Société de l'histoire de la musique dans les Pays-Bas. Mallonge antaŭ sia morto en 1922 li estis akceptata en la Prusan Akademion de la Artoj.

Hans Sommer estis entombigita sur la brunsviga ĉefa tombejo; la GEMA-Fondaĵo tenas la kostojn de la tomboprizorgo.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Lidoj[redakti | redakti fonton]

  • kvin lidoj op. 1 (komponitaj proks. 1872/1873), Litolff Brunsvigo 1876
  • Hunold Singuf (33 Rattenfängerlieder, Julius Wolff) op. 4 (komponitaj proks. 1882), Litolff Brunsvigo 1884
  • Sapphos Gesänge (C. Sylva) op. 6 (komponitaj en 1883/1884), Litolff Brunsvigo 1884 [ankaŭ orkestritaj en 1884/1885, Universal Edition 2010]
  • ses baladoj kaj romancoj op. 8 (komponitaj proks. 1885), Litolff Brunsvigo 1886
  • dek lidoj (J. Eichendorff) op. 9 (komponitaj proks. 1885), Litolff Brunsvigo 1886
  • sep baladoj kaj romancoj op. 11 (komponitaj en 1886), Litolff Brunsvigo 1886
  • sep lidoj (G. Keller) op. 16 (komponitaj proks. 1891), Leede Lepsiko 1892
  • Eliland (Karl Stieler) op. 33 (komponita proks. 1891/1892), Litolff Brunsvigo 1900
  • Fünf Brettl-Lieder op. 34 (komponita en 1895/1901), Leede Lepsiko 1901
  • 21 lidoj (J. W. Goethe), (komponitaj en 1919–1922), parte publikigitaj, Litolff Brunsvigo 1932/1937 [20 lidoj orkestritaj, parte publikigitaj en 2003/2010 (Universal Edition)]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Nachtwächter (E. T. Neckniz/ŝajnnomo de la komponisto, laŭ Theodor Körner), opereto 1 akto, , UP Brunsvigo 1865, ne presita
  • Der Vetter aus Bremen (E. T. Neckniz/ŝajnnomo de la komponisto, laŭ Theodor Körner), opereto 1 akto, ne presita
  • Lorelei (Gustav Gurski) scenejomuzikaĵo 3 aktoj, op. 13, UP Brunsvigo 1891, Leede Lepsiko 1889
  • Saint Foix (Hans von Wolzogen) gaja scenejomuzikaĵo 1 akto, op. 20, UP Munkeno 1894, Leede Lepsiko 1893
  • Der Meermann (la sama) nordlanda legendo 1 akto, op. 28, UP Vajmaro 1896, Leede Lepsiko 1895
  • Münchhausen (la sama kun Ferdinand Graf Sporck kaj Hans Sommer), Ein Schelmenstück 3 aktoj, op. 31, Leede Lepsiko 1897
  • Augustin (Hans von Wolzogen), karnavala teatraĵo 1 akto, op. 32, Leede Lepsiko 1899
  • Rübezahl (Eberhard König), poeziaĵo kaj muziko 4 aktoj, op. 36, UP Brunsvigo 1904, Leede Lepsiko 1904
  • Riquet mit dem Schopf (la sama), fabelteatraĵo 3 aktoj, op. 38, UP Brunsvigo 1907, Leede Lepsiko 1907
  • Der Waldschratt (la sama), teatraĵo 3 aktoj, op. 42, UP Brunsvigo 1912, Leede Lepsiko 1910

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • pianotrio d-minoro (komponita en 1858)
  • pianokvarteto g-minoro o. op. (komponita en 1870/2-a versio en 1884)
  • pianotrio E♭-maĵoro (komponita en 1884)

Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • (Hans Zinken genannt Sommer): Zur Bestimmung der Brechungsverhältnisse, doktortezo, Göttingen 1858
  • (Hans Zinken genannt Sommer): Über die Berechnung der Bildkrümmung bei optischen Apparaten (Nachweis, dass Petzvals Formel nur in einem sehr speziellen Fall gilt), en: Johann Christian Poggendorffs Annalen der Physik, vol. 122, p. 563 sj., Berlino 1864
  • (Hans Zinken genannt Sommer): Untersuchungen über die Dioptrik der Linsen-Systeme, Brunsvigo, 1870
  • (Anonym): Zur Klärung der Polytechnikums-Frage, Teile 1–5, en: Braunschweigische Anzeigen, marton de 1876
  • (Hans Zincken genannt Sommer): Über die Brechung eines Lichtstrahls durch ein Linsensystem, en: Monatsberichte der Königlich-Preußischen Akademie der Wissenschaften (februaron de 1876) kaj Journal für die reine und angewandte Mathematik, vol. 82, Berlino 1876
  • (Hans Sommer): Die Entstehung der Oper, en: Braunschweigische Anzeigen de la 27-a de februaro 1880, pliampleksigita versio en: Bayreuther Blätter, eldonita de Hans von Wolzogen, Bayreuth 1883, p. 273 sj.
  • (Hans Sommer): Die Oper Ludwig der Fromme von Georg Caspar Schürmann, en: Monatshefte für Musikgeschichte, eldonite de la Gesellschaft für Musikforschung, redaktoro: Robert Eitner, Berlino 1882
  • (Hans Sommer): Die Wertschätzung der Musik, en: Der Kunstwart, vol. 13–15, Munkeno 1898
  • (Hans Sommer): Von der "Internationalen Musik-Gesellschaft", en vol Der Kunstwart, vol. 6, Munkeno 1899
  • (Hans Sommer): Musik im Volkshaushalt, en: Die Zukunft, vol. 51, 1908
  • (Hans Sommer): Richard-Wagner-Erinnerungen eines Braunschweigers, Brunsvigo 1913

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Lidoj, Stella Doufexis (mezosoprano), Håvard Gimse (piano) – Sony Classical, 2008
  • Sapphos Gesänge op. 6 kaj aliaj orkestrolidoj, Elisabeth Kulman (mezosoprano), Bo Skovhus (baritono), Bamberger Symphoniker, direktado: Sebastian Weigle – Tudor 2012

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Harting: Zur Geschichte der Familie Voigtländer, ihrer Werkstätten und Mitarbeiter. En: Central-Zeitung für Optik und Mechanik, Berlino 1924/1925
  • Erich Valentin: Hans Sommer. Weg, Werk und Tat eines deutschen Meisters. Brunsvigo 1939.
  • Hans-Christoph Mauruschat: Die Wertschätzung der Musik. En: GEMA Nachrichten 160–166, Munkeno 1999–2002.
  • Hans-Christoph Mauruschat: „Mit Hoffen und Harren schafft man keine Thaten“, Porträt des Komponisten und Naturwissenschaftlers Hans Sommer. En: NMZ 49, julion/aŭguston de 2000, p. 47sj.
  • Carsten Grabenhorst: Voigtländer & Sohn. Brunsvigo 2002.
  • Albrecht Dümling: Musik hat ihren Wert. Regensburgo 2003.
  • Martin Albrecht-Hohmaier: Sommer, Hans (Friedrich August). En: Ludwig Finscher (eldoninto): Die Musik in Geschichte und Gegenwart. 2-a priverkita eldono, personovolumo, vol. 15, Kassel k. a. 2006, kol. 1045 sj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]