Hans Steiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hans STEINER (naskiĝis 1910 - mortis la 19-an de oktobro 1975 en Wörgl, Aŭstrio) estis aŭstra esperantisto.

Li lernis Esperanton jam en 1934 kaj verve partoprenis en la Movado, i.a. li organizis TEJO-kongreson en 1953, iniciatis Esperanto-monumenton en Wörgl kaj estis prezidanto de Aŭstria Esperanto-Movado.