Hans Warren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Warren
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1921 (1921-10-20)
en Zelando
Morto 19-an de decembro 2001 (2001-12-19) (80-jaraĝa)
en Zelando
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Amkunulo Mario Molegraaf
Okupo
Okupo poeto • verkisto • literaturkritikisto • tradukisto
vdr

Hans Warren (n. la 20-an de oktobro 1921 en Borsele, m. la 19-a de decembro 2001 en Goes) estis nederlanda aŭtoro.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Naskita en Zelando kiel sola infano, li havis malmulte da kontaktoj kun aliaj infanoj. Kiel lernanto en mezlernejo li ekhavis grandan intereson pri la naturo. Post la abituriento li ekverkis artikolojn por naturgazetoj, precipe pri birdoj. Lia granda ekzemplo en tio estis la fama Jac. P. Thijsse. Ankoraŭ antaŭ la komenco de la Dua Mondmilito li komencis verki taglibron.

Aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Postmilite Warren komencis publikigi: en 1946 aperis lia unua poemaro Pastorale, en 1947 libro pri Jac. P. Thijsse kaj en 1949 studo pri noktobirdoj. En 1951 li komencis verki literaturajn kritikojn por la gazeto Provinciale Zeeuwse Courant, kion preskaŭ ĝismorte li daŭrigis.

Geedzaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1952 li edziĝis al angla virino; ili havis tri infanojn. Mallonge post la geedziĝo la edzino ekhavis postenon kiel docento en Parizo. Tie, pere de kontaktoj kun precipe nord-afrikaj junuloj, ĉe Warren aperis liaj subpremitaj samseksemaj sentoj; rezultis grandaj tensioj kaj fine divorco en 1975. En Parizo li ekverkis sian unuan plej belan poezion.

Ree en Zelando[redakti | redakti fonton]

En 1958 la familio reiris al Zelando. Lia samseksemo daŭre donis problemojn. Fine de la 60aj jaroj Warren renkontis la konatan poeton Gerrit Komrij, kun kiu estiĝis longdaŭra kaj influa amikeco. La kreado ĉefrolis en la vivo de Warren: dum dek jaroj ĉiujare nova poemaro. En 1978 la 40 jarojn pli juna Mario Molegraaf aperas en lia vivo; ili havas tempestan amrilaton kaj fariĝas tre firma paro, kiun finos nur la morto de Warren en 2001. La talentplena Molegraaf partoprenas ankaŭ lian verkadon: kune ekzemple ili tradukas la preskaŭ kompletan Platonon, la kvar evangeliojn, la verkaron de Kavafis ktp. Kune krom tio ili produktas tutan vicon da literaturaj antologioj.

kovrilpaĝo de la romano Ŝtono de Helpo.

Sekreta Taglibro[redakti | redakti fonton]

En 1981 aperis la unua ero de la Taglibro de Warren; tio fariĝis impona serio da plej aŭtentaj taglibroj tra la jardekoj ĝis la morto. Por la publiko la serio estis tre bonvena surprizo; por pluraj amikoj foje iom malfacile digestebla.

En 2001 Hans Warren mortis, 80jara. Ankaŭ sian lastan vivojaron sen iu ajn inhibo li priskribis plej malkaŝe, kune kun sia partnero; ĝi estis eldonita en 2002. En 2005 postume aperis ankoraŭ romano Een vriend voor de Schemering (Amiko por Duonobskuro). Nuntempe oni laboras pri filmigo de lia romano Ŝtono de Helpo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La listo de liaj eldonaĵoj estas preskaŭ senfina: poemaroj, recenzoj, kelkaj romanoj (precipe famas lia Ŝtono de Helpo el 1975), tuta serio da Sekretaj Taglibroj - ĉiujare ekde 1981 - la serio ankoraŭ ne estas finita, kvankam la lasta ero jam aperis en 2002 -, multaj literaturaj antologioj, literaturaj kalendaroj ktp.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Ŝtono de Helpo aperis en 1989 ĉe Esperanto-Kultura Servo, Den Haag. Tradukis Gerrit Berveling.
  • Aperis pluraj el liaj poemoj en revuoj, precipe en Fonto.