Hans von Trotha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans von Trotha
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1449 (1449-11-30)
en Krosigk
Morto 26-an de oktobro 1503 (1503-10-26) (53-jaraĝa)
en Burgo Berwartstein
Lingvoj germana
Ŝtataneco Ĉefepiskoplando Magdeburgo
vdr
blazono de Hans von Trotha

Kavaliro Hans von Trotha (naskiĝis ĉ. 1450 supozeble en Krosigk, hodiaŭ en la germana federacia lando Saksio-Anhaltio), mortis en 1503 sur Burgo Berwartstein) estis marŝalo de princelektistoj de Palatinato.

Li estis portanto de la franca honortitolo Chevalier d’Or (= ora kavaliro). Kiel feŭdo li ricevis en 1480 de la princelektisto la du burgojn nome Burgo Berwartstein kaj Burgo Grafendahn. Populare oni nomas lin „Hans Trapp“ aŭ „Hans Trott“.