Hans von Wolzogen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hans von Wolzogen (naskiĝinta la 13-an de novembro 1848 en Potsdamo; mortinta la 2-an de junio 1938 en Bayreuth) estis germana verkisto, redaktisto, libretisto kaj eldonisto.

Dum sia postedziĝa vojaĝo en 1872 li estis unuan fojon en Bayreuth, kie mallonge antaŭe, la 22-an de majo, estis okazinta la meto de la fundamentŝtono por la festivalejo de Bayreuth de Richard Wagner. Tiu ĉi venigis lin en 1877 al Bayreuth, kie li ekde 1878 ĝis 1938 komence redaktis kaj eldonis la revuon Bayreuther Blätter. Ekde 1878 li loĝis ĉe la Schiller-Strato, malproksime de la vilao Wahnfried de Wagner. Richard Wagner, de kiu originis la ideo por la revuo, rigardis Bayreuther Blätter kiel revuo por la informo pri la eblecoj de germana kulturo.

Wolzogen estris la Ĝeneralan Richard-Wagner-Asocion.[1] La 19-an de decembro 1928 Wolzogen apartenis al la subskribintoj de la fondomanifesto de la naziisma kaj kontraŭjuda Batalligo por Germana Kulturo.[1] Dum la nazia epoko Wolzogen aperigis marton de 1936 en la revuo Zeitschrift für Musik kontribuaĵon, en kiu li festis Hitler-on „kiel enkarniĝo de la naciisma spirito“ kaj komparis kun Richard Wagner.[1]

Ligoj eksteren

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. S. Fischer, Frankfurto ĉe Majno 2007, ISBN 978-3-10-039326-5, S. 675.